Birdoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e gramatiko ("evolui" estas netransitiva)
Linio 31:
Multaj birdoj estas bredataj de homoj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj. Ofte tio gravas laŭ ekonomia vidpunkto; foje laŭ ekologia vidpunkto kiam oni protektas endanĝerigitajn speciojn. Multaj specioj estas ekonomie gravaj, ĉefe kiel manĝofonto akirita pere de ĉasado aŭ bredado. Kelkaj specioj, ĉefe [[kantobirdo]]j kaj [[papago]]j, estas popularaj kiel [[hejmbesto]]j. Aliaj uzoj estas kolektado de [[guano]] (fekaĵoj) por ties uzado kiel [[sterko]]. Birdoj elstaras ĉe ĉiuj aspektoj de homa kulturo el religio al poezio aŭ populara muziko. Ĉirkaŭ 120–130 specioj iĝis [[formortinta]]j kiel rezulto de homa agado el la 17a jarcento, kaj pliaj centoj antaŭ tio. Nune ĉirkaŭ 1,200 birdospecioj estas minacataj per formorto pro homa agado, kvankam oni klopodas [[birdokonservado|protekti]] ilin aŭ ties vivmedion.
 
Modernaj birdoj estas karakterizitaj per [[plumo]]j, [[beko]] sen dentoj, demetado de ovoj kun firma ŝelo, alta indico de [[metabolismo]], [[koro]] kun kvar kavoj, kaj malpeza sed forta [[skeleto]]. Ĉiuj vivantaj specioj de birdoj havas flugilojn — la nun formortinta nefluginta [[Dinornito]] de [[Nov-Zelando]] estis la ununura escepto. Flugiloj estas evoluitajevoluintaj antaŭaj membroj, kaj plej multaj birdospecioj povas [[birdoflugo|flugi]], kun kelkaj esceptoj, kiaj [[Strutoformaj birdoj|strutoformaj]], [[pingveno]]j, kaj multaj diversaj [[Endemismoj ĉe birdoj|endemiaj]] insulaj specioj. Birdoj havas ankaŭ unikajn [[digesta sistemo|digestan]] kaj [[spira sistemo|spiran]] sistemojn kiuj estas tre bone adaptataj al flugo. Kelkaj birdoj, ĉefe [[korvedoj]] kaj [[Papagoformaj|papagoj]], estas inter la plej inteligentaj animalaj specioj; multaj birdospecioj estis observataj dum fabrikado aŭ uzado de iloj, kaj multaj sociaj specioj montras kulturan transdonon de konoj tra generacioj.
 
Multaj specioj entreprenas longdistancajn ĉiujarajn [[birdomigrado|migradojn]], kaj multaj pliaj plenumas pli mallongajn neregulajn movojn. Birdoj estas ĝenerale sociemaj; ili komunikiĝas uzante vidajn signalojn kaj pere de alvokoj kaj [[birdkanto]]j, kaj partoprenas en socia kutimaro, kiel [[Nestohelpanto|kooperativa reproduktado]] kaj ĉasado, [[Birdarigado (kutimo)|arigado]], kaj [[Animala ĉikanado|ĉikanado]] kontraŭ predantoj. La plejmulto de la birdospecioj estas [[Monogamio|socie monogamaj]], kutime por unu [[reprodukta sezono]] ĉiufoje, foje dum jaroj, sed malofte dum vivo. Aliaj specioj havas [[poliginio|poliginiajn]] ("multaj inoj") aŭ, pli malofte, [[poliandrio|poliandriajn]] ("multaj virbestoj") reproduktajn sistemojn. La ino plej ofte demetas la ovojn en nesto kaj ili estas [[kovado|kovataj]] de la gepatroj. Plej multaj birdoj havas etenditan periodon de gepatra prizorgo de la idoj.
Linio 179:
Kelkaj nektaromanĝantaj birdoj estas gravaj polenigantoj, kaj multaj fruktomanĝuloj ludas gravan rolon por semodisigo.<ref name = "Clout">{{cite journal | last1 = Clout | first1 = M | last2 = Hay | first2 = J | year = 1989 | title = The importance of birds as browsers, pollinators and seed dispersers in New Zealand forests | url = http://www.newzealandecology.org/nzje/free_issues/NZJEcol12_s_27.pdf | journal = New Zealand Journal of Ecology | volume = 12 | issue = | pages = 27–33 }}</ref> Plantoj kaj polenigantaj birdoj ofte [[kunevoluo|kunevoluas]],<ref>{{cite journal | last1=Gary Stiles | first1=F. | title=Geographical Aspects of Bird-Flower Coevolution, with Particular Reference to Central America | journal=Annals of the Missouri Botanical Garden | volume=68 | issue=2 | pages=323–51 | year=1981 |doi= 10.2307/2398801 | jstor=2398801}}</ref> kaj en kelkaj kazoj la unuaranga poleniganto de floro estas la ununura specio kapabla atingi sian nektaron.<ref>{{cite journal | last1 = Temeles | first1 = E | last2 = Linhart | first2 = Y | last3 = Masonjones | first3 = M | last4 = Masonjones | first4 = H | year = 2002 | title = The Role of Flower Width in Hummingbird Bill Length–Flower Length Relationships | url = http://www.amherst.edu/~ejtemeles/Temeles%20et%20al%202002%20biotropica.pdf | journal = Biotropica | volume = 34 | issue = 1| pages = 68–80 }}</ref>
 
Birdoj estas ofte gravaj por la insula ekologio. Birdoj ofte atingis insulojn kiujn mamuloj ne atingis; en tiuj insuloj, birdoj povas plenumi ekologiajn rolojn tipe ludatajn de pli grandaj animaloj. Ekzemple en Nov-Zelando la [[moaoj]] estis gravaj serĉuloj, same kiel nune la [[Kereruo]] kaj la [[Kokako]].<ref name = "Clout"/> Nuntempe la plantoj de Nov-Zelando pluhavas la defendan adapton evoluitanevoluintan por protekti ilin el la formortinta moao.<ref>{{cite journal | last1=Bond | first1=William J. | last2=Lee | first2=William G. | last3=Craine | first3=Joseph M. | title=Plant structural defences against browsing birds: a legacy of New Zealand's extinct moas | journal=Oikos | volume=104 | pages=500–08 | year=2004 | doi = 10.1111/j.0030-1299.2004.12720.x | issue=3}}</ref> Nestumantaj [[marbirdo]]j povas ankaŭ efiki super la ekologio de insuloj kaj ĉirkaŭaj maroj, ĉefe per koncentriĝo de grandaj kvantoj de [[guano]], kiuj povas riĉigi la lokan grundon<ref>{{cite journal | last1 = Wainright | first1 = S | last2 = Haney | first2 = J | last3 = Kerr | first3 = C | last4 = Golovkin | first4 = A | last5 = Flint | first5 = M | year = 1998 | title = Utilization of nitrogen derived from seabird guano by terrestrial and marine plants at St. Paul, Pribilof Islands, Bering Sea, Alaska | url = http://www.springerlink.com/index/DN8D70RYM7TUF42P.pdf | journal = Marine Ecology | volume = 131 | issue = 1| pages = 63–71 }}</ref> kaj la ĉirkaŭajn marojn.<ref>{{cite journal | doi = 10.3354/meps032247 | last1 = Bosman | first1 = A | last2 = Hockey | first2 = A | year = 1986 | title = Seabird guano as a determinant of rocky intertidal community structure | url = http://www.int-res.com/articles/meps/32/m032p247.pdf | journal = Marine Ecology Progress Series | volume = 32 | issue = | pages = 247–57 }}</ref>
 
Ampleksa vario de [[birdekologiaj kampometodoj]], inklude kalkuladon, nestokontrolon kaj kaptadon kaj markadon, estas uzataj por pristudi la birdan ekologion.