Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ref 8
Linio 19:
Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj de [[interkultura komunikado]], de [[interkultura edukado]] aŭ temoj kiuj povus esti konsiderataj kiel ''tiklaj'' aǔ ''ofendaj'' inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekzemple je legado, [[Eduko|edukado]] (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj [[Lingva Festivalo|lingvojn]]) kaj [[toleremo]] (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj ankaŭ pli emas kontraŭi [[tutmondiĝo]]n, [[senkulturigo|kultur-lavadon]] kaj malaperon de ies [[gepatra lingvo]], cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.
 
La plimulto el la Esperanto-parolantoj emas ankaŭ kontraŭi la tendencon al deviga lernado de nur unu aŭ du dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel [[Svedio]] kaj [[Islando]], kie lernado de la [[angla]] estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje [[universitato]]. Ili opinias, ke deviga devus esti la lernado de [[Propedeŭtika valoro de Esperanto|propedeŭta]] lingvo kia [[Esperanto]], aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj kaj kiu faciligas kaj ŝatinstigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia ''pli utila''. La Esperanto-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.<ref>[http://liberafolio.org/2005/Komentario/chukulturo/ Detlev Blanke. “Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!”], en ''Libera Folio''</ref><ref name="blanke">[[Detlev Blanke]] (2006). ''Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen''. Herausgegeben von [[Sabine Fiedler]]. Frankfurt/Main u.a.: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, ISBN 3-631-55024-3, S. 224f.</ref>. Multo de tio estas priskribita en '''La Gvidlibro tra Esperantio''<nowiki/>' (-> Bibliografio), enciklopedio de Esperanto, iom simila al lingvlandalingvo-landa geografia vortaro kun vortoj kiuj postulas kulturologiajn komentojn<ref>A. Melnikov, en intervjuo kun Radio [[Muzaiko]], la 22-an de marto 2018.</ref>.
 
== Kulturaj aranĝoj ==