Katedralo de Sankta Stefano (Vieno): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝanĝo de kategorio: Kirkoj... -> Preĝejoj... (kaj kelkaj redaktetoj) per AWB
Linio 1:
'''Stefana Katedralo''' (germane ''Stephansdom'') estas la katedralo de [[Vieno]].
 
[[Dosiero:Wien - Stephansdom.JPG|eta|dekstra|200px|Stefana Katedralo]]La [[katedralo]] de [[sankta Stefano]], situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde [[1469]]/[[1479]] [[episkopo|episkopa]] sidejo kaj ekde [[1723]] la ĉefpreĝejo de la [[arkiepiskopo]] de Vieno (kiu iĝis ĉefepiskopejo en 1722). Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge ''Steffl'' ([STEfl], Steĉjo).
 
La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj [[gotiko|gotikaj]] konstruaĵoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua [[romaniko|romanika]] epoko (1230/40–1263) konserviĝis. Ekzistas kvar [[turo]]j: La plej alta estas la suda turo kun 136,4 metroj; la norda turo neniam finkonstruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tielnomataj [[pagano|paganaj]] turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.
 
Dum la epoko de la [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstri-Hungara monarkio]] estis malpermesite konstrui preĝejon pli altan ol la suda turo. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas fundamenton apenaŭ 4 metrojn profundan. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 [[sonorilo]]jn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. ''[[Pummerin]]'' ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de [[Eŭropo]] la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en [[Renesanco|renesancepoka]] sonorilejo.
 
La konstruado daŭris de la mezo de la 13-a jarcento ĝis la mezo de la 15-a jarcento. Restaĵoj de la romanika preĝejo nur plu ekzistas en la okcidenta parto. La suda turo, majstroverko de [[gotika]] ŝtonarkitekturo, ekestis inter la jaroj [[1359]] ĝis [[1433]].
 
== Vidindaĵoj ==
* Altaro de [[Wiener Neustadt]] (Viner Neŭstadt) en la ĥorejo de la norda flankonavo de gotika aloaltaro, datita el la jaro [[1447]], el Neukloster (Novklostro) en Wiener Neustadt.
 
* "Dentdolorojn sentanta Dio" – busto de [[Kristo]] sur la sudorienta muro de la katedralo.
* [[Predikejo de katedralo Sankta Stefano|Predikejo]] eble de Anton Pilgram en la katedralo, proksime de la jaro [[1500]].
 
* [[Predikejo de katedralo Sankta Stefano|Predikejo]] eble de Anton Pilgram en la katedralo, proksime de la jaro [[1500]].
 
* Orgena fundamento en la norda flankonavo kun busto de Anton Pilgram [[1513]].
 
* en la katedrako estas entombigita [[kardinalo]] [[Christoph Anton von Migazzi]]
* signo de la kontraŭnaziisma ''[[O5 (rezistadmovado)|rezistadmovado O5]]'' sur la ekstera muro de la dekstre de la ĉefa enirejo
Linio 23 ⟶ 19:
[[Kategorio:Gotikaj katedraloj en Aŭstrujo|Sankta Stefano (Vieno)]]
[[Kategorio:Naciaj simboloj de Aŭstrio]]
[[Kategorio:KirkojPreĝejoj sub patroneco de Sankta Stefano|Vieno]]