Františkovy Lázně: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 133:
 
Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.
 
==Iom pri la historio de tiu regiono==
Františkovy Lázně troviĝas en la historia regiono nomata [[Sudetio]]. La termino, kiu akiris teritorie politikan enhavon, estis misuzita de germanaj [[naziismo|nazioj]] subtenata de parto de germana loĝantaro de Sudetio (precipe de Sudetgermana partio, SdP) al disbato de la demokratia [[Ĉeĥoslovakio]]. Tiu ĉi teritorio estis nome ekde la [[10-a jarcento]] neniam dubita parto de Ĉeĥa ŝtato, respektive lando de Ĉeĥa Krono, kvankam ĉi tie ekde la [[13-a jarcento]] vivis germana loĝantaro, kiu ĉi tie havis [[majoritato]]n. Post [[munkena interkonsento]] ([[1938]]) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera [[Germanio]].
 
==Esperantista tradicio==
[[Dosiero:Flazne1.jpg|thumb|left|Memortabulo pri d-ro Zamenhof]]
En [[1914]] okazis en tiama ''Franzensbad'' Esperanto-kongreso de [[Aŭstrio-Hungario]], al kiu la urbo kun la tuta [[Bohemio]] apartenis. Tiam oni inaŭguris la unuan monumenton dediĉitan al [[L. L. Zamenhof]], konstruitan laŭ iniciato de [[Jakob Hechtl]] kaj detruitan de germanaj [[naziismo|nazioj]] en [[1938]] kiam tiu regiono nomata [[Sudetio]] estis post la [[munkena interkonsento]] ([[1938]]) - estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera [[Germanio]].
 
En [[1991]] estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de [[Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj]]. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita, sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.