Antiloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
atentu : estas pluraj urbojnomitaj "Miami" en Usono ; Plej konata estas tiu Ee nomita Miamo.
Linio 12:
'''[[Politiko]]:''' Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas [[kolonio]]j. '''''Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo.''''' Aparte de [[Kubo (lando)|Kubo]], la insuloj estas [[demokratio]]j kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de [[Usono]] (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la [[Sovetunio]], estas la granda escepto.
 
'''[[Ekonomio]]:''' La efika [[metropolo]] de la regiono estas [[Miamo|Miami]], kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el [[komunismo|komunista]] Kubo. La granda industrio de la insuloj estas [[turismo]]. Dum la kolonia epoko, [[sukero]] estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de [[narkotaĵo]]j el [[Sudameriko]]. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de [[Haitio]], la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj.
 
'''[[Historio]]:''' Nun la loko de [[turismo|turistoj]], la insularo unufoje estis la loko de [[pirato]]j, kiuj penis rabi la [[Hispanio|hispanajn]] ŝipojn, ŝargitajn de [[oro]] kaj [[arĝento]] el [[Meksiko]] kaj [[Peruo]]. Poste [[Britio]] kaj [[Francio]] marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la [[sukero]], kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La [[sklaveco]] estis sklaveco kruela: en [[Barbado]], ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de [[Hispanio]], [[Britio]], [[Francio]], [[Nederlando]] kaj post [[1898]], eĉ de [[Usono]]. Sklaveco malaperis en la [[19-a jarcento]]. Post la [[Dua mondmilito]], multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al [[Usono]] ([[Novjorko]], [[Miamo|Miami]]) kaj [[Kanado]] ([[Toronto]]).
 
'''[[Kulturo]]:''' Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de [[Okcidenta civilizo|okcidenta Eŭropo]] kaj [[okcidenta Afriko]]. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de [[muziko]]: [[regeo]], [[kalipso]], [[salso]], [[merengo]], ktp. Kulture, la landoj [[Belizo]], [[Bahamoj]] kaj [[Gujano]] estas ankaŭ parto de la Antiloj.