Algirdas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Algirdas kunigaikštis.jpg|thumb|[[Algirdas]] - la duko de la Granda Duklando[[Grandprinclando Litovio]] ([[Litvo]]) [[Algirdas]]]]
[[Dosiero:Lob Печать Ольгерда.svg|thumb|La [[sigelo]] de [[Algirdas]] - la duko de la Granda Duklando[[Grandprinclando Litovio]] ([[Litvo]]) [[Algirdas]]]]
La tradicia litova vira persona nomo "Algirdas" en moderna Litovio estas relative populara – kiel multaj aliaj tradiciaj litovaj nomoj el la historia pasinteco aŭ el la naciaj legendoj. Kompare al la landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo, kie ĉe junaj gepatroj multe pli furoras maltradiciaj nomoj el interesaj fremdaj landoj, ŝajnas ke multaj junaj litovaj gepatroj estas pli konsciaj pri la propra kultura pasinteco. La nomo "Algirdas" venas de la sekva historia persono:
 
----
 
'''Algirdas''' ([[pola lingvo|pole]] ''Olgierd'', [[belarusa lingvo|belaruse]] ''Альгерд''), (naskiĝis en [[1296]], mortis la 24-an de majo [[1377]]) estis la filo de [[Gediminas]] kaj inter la jaroj [[1345]] ĝis [[1377]] kiel grandduko regis la mezepokan regnon [[Grandprinclando Litovio|Grandprinclandon Litovion]] ([[Historio de Litovio|Litovion]]).
 
Origine la patro intencis nur heredi parton de la regno al Algirdas. Sed la filo senpostenigis sian pli junan fraton, la granddukon Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, eble malbona antaŭsigno) en [[Vilno]]. Dum tiu kampanjo li kunlaboris kun alia frato, [[Kęstutis]], kiu gvidis la litovan armeon gardanta la limojn de Litovio al la ŝtato de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] en [[Prusio]] sudokcidente kaj [[Livonio]] norde, ĉar Kęstutis same nekontentis pri la regado de Jaunutis. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.