Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 20:
Paul Gerhardt estis la dua el kvar infanoj. Li firme radikiĝis kaj en hejma grundo kaj en religia klero. Lia patro, Christian Gerhardt, estis gastejestro, memstara ĝarden-agronomo kaj portempe ankaŭ urbestro en [[Gräfenhainichen]]. La patrino, Dorothea Starcke, estis filino de la [[superintendanto]] Caspar Starcke el [[Eilenburg]]. La geedziĝo okazis la 12-an de majo 1605 en la Nikolai-preĝejo de Eilenburg. Poste ili loĝis en Gräfenhainichen, kie naskiĝis en 1605 Christian, la 12-an de marto 1607 Paul, en 1612 Anna kaj en 1619 Agnes. En la sama jaro, Paul havas 12 jarojn, mortis la patro, du jarojn poste, 1621, la patrino.
 
La urbeto Gräfenhainichen, kies nomo tiam estis Henichen, havis ĉirkaŭ mil enloĝantojn. Ĝi situas 23 kilometrojn sudokcidente de [[Wittenberg]], la urbo de Luther, en la direkto al [[Halle]]. Ĝi estis protektita de mezepoka urbomuro kun du portaloj. Ene estis loĝ-domoj, grenejoj, staloj kaj ĝardenoj, ekstere ŝafejoj kaj mueliloj, pli foren kampoj kaj arbaroj. Ĝi apartenis al la germana [[Elekto-Saksio|elekt-princa lando [[Saksio]] (''Kurfürstentum Sachsen'').
 
Paul tie vizitis la bazan lernejon. Kune kun la elementaj ekzercoj de legado kaj skribado li sendemande transprenis ankaŭ la puran doktrinon de [[Martin Luther]] kaj praktikis ĝin en la familio kaj en la urbeta preĝejo. Al la lernendaĵo apartenis ankaŭ ĥor-kantado kaj eĉ bazaj konoj de la latina lingvo.