Amasa gvatado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yejianfei (diskuto | kontribuoj)
Linio 23:
Ĉiu retaliro en [[Ĉinio]] estas posedata aŭ kontrolata fare de la ŝtato aŭ la Komunista Partio de Alberto. Multaj eksterlandaj ĵurnalistoj en Ĉinio diris ke ili senplue akceptas ke iliaj telefonoj estas subaŭskultataj kaj iliaj retpoŝtoj estas registrataj.<ref name=RSFSRS-March2013/>
 
La iloj enkondukitaj por filtri kaj registri la Interreton estas kolektive konataj kiel la [[Golden Shield Project|Projekto Ora Ŝirmilo]], ŝerce [[Granda Fajromuro de Ĉinio]]. Krom la kutimaj sendaj regularoj kiuj ebligas aliron al IP-adreso aŭ bloki specialan domajnan nomon, la Ora Ŝirmilo grandskale uzas Deep Packet Inspection (DPI) teknologion por kontroli kaj bloki aliron bazitan sur ŝlosilvortdetekto. La Granda Fajromuro kapablas dinamike bloki ĉifritajn ligojn. Unu el la ĉefaj Interretaj provizantoj de la lando, China Unicom, aŭtomate tranĉas konekton tuj kiam ĝi elsendas ĉifritan enhavon.<ref name=RSFSRS-March2013/>
 
La gvatsistemo ankaŭ estas enkonstruita en [[Interkona retejo|sociajn retojn]], [[babilejo|retajn babilejojn]] kaj [[Interreta telefono|Interretajn telefonojn]]. Firmaoj estas rekte respondecaj al la ĉinaj aŭtoritatoj por gvatado de siaj retoj por certigi ke malpermesitaj mesaĝoj ne estas cirkulataj. La QQ-aplikaĵo, posedata de la ĉina firmao ''Tencent'', permesas al la aŭtoritatoj monitori detale interŝanĝojn inter retuloj serĉante certajn ŝlosilvortojn kaj esprimojn. La verkinto de ĉiu mesaĝo estas identigebla laŭ sia uzantnumero. La QQ-aplikaĵo estas efike giganta troja ĉevalo. Ekde marto 2012, nova leĝaro postulas ke novaj uzantoj de [[blogo|mikro-blogejoj]] registru sin laŭ sia propra nomo kaj telefonnumero.<ref name=RSFSRS-March2013/>