Leszek Czarnobaj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 30:
Li estas favora por [[Esperanto]]. Li estinte Vic-prezidanto (Marŝalo) de Pomeria Sejmeto financis tuttagan ekskurson por 228 partoprenantoj (5 busoj) de la [[Ago-Semajno]] (2007/2008) en [[Malborko]]. La ekskurso estis al [[Gdansko]], [[Sopot]], [[Gdynia]] kaj finiĝis en [[Tczew]] ĉe bivakfajro, la lasta kunlabore kun la loka [[esperantisto]] [[Ludwik Kiedrowski]].
 
En oktobro 2015 antaŭ la Parlamentaj Balotoj en Pollando [[EDE]]-Pollando faris la dulingvan alvokon al polaj esperantistoj: "Balotu al la subaj kandidatoj kiuj estis la anoj de [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton]] (PGAE) aŭ estas ege favoraj por Esperanto au eĉ kelkaj el ili parolas Esperanton - vidu kaj legu tiun alvokon kaj la liston sur kiu i.a. estis Leszek CzrnobajCzarnobaj (<ref>https://www.facebook.com/CzaplaMiroslaw/posts/1221462134546972</ref>).
 
La [[30an de marto]] 2016 [[Leszek Czarnobaj]] renkontiĝis en [[Sztum]] kun la prezidanto de [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] [[Eduardo Kozyra]], '''Helena Biskup''' (E-amatora aktorino kiu prezentis jam en kelkdeko da urboj la monologon "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci) kaj '''Krystian Zdziennicki''' loka ano de EDE-Pollando en [[Sztum]] (li organizis tie la Senatan E-ekspozicion). Dum la renkontiĝo Senatano dankis al EDE-Pollando pro la gratul-letero kiun li ricevis okaze de la venko en la parlamentaj balotoj en oktobro 2015 en la regiono [[Kwidzyn]], [[Sztum]], [[Malbork]] kaj [[Nowy Dwór Gdański]], parte ankaŭ danke al la voĉoj de la lokaj esperantistoj. Dum la renkontiĝo la Senatano promesis kunfondi la [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamentan Grupon Apogantan Esperanton]] (PGAE) en la nuna ofic-periodo de Pola Parlamento, li ankaŭ faris proponon, ke dum la inaŭgura kunsido de la PGAE en Pola Parlamentejo '''Helena Biskup''' prezentu al Senatanoj kaj [[Sejmo|Sejmanoj]] la monologon '''"Doktoro Esperanto"''' (<ref>https://www.facebook.com/photo.php?fbid=984209458314845&set=a.103867819682351.5493.100001774004431&type=3&theater</ref>).
 
La [[13an de septembro]] [[2016]] estis fondita la [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto]] (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el [[Olŝtino]] [[Anna Wasilewska]]. La saman tagon krom [[Anna Wasilewska]] aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, [[Grzegorz Furgo]], Tomasz Kucharski, [[Andrzej Maciejewski]], [[Katarzyna Osos]], Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj [[Krzysztof Truskolaski]], kaj iom poste ankaŭ aliĝis [[Paweł Bejda]], [[Kazimierz Kleina]], [[Piotr Polak]] kaj [[Leszek Czarnobaj]](<ref>http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444</ref>, <ref>https://mamprawowiedziec.pl/strona/cialo/Z/8/444</ref>).
 
La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto]] (PGLE) en kiu partoprenis [[Anna Wasilewska]] kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: '''La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento''' - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu [[UNESKO]] honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita [[Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)|Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto]] (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin [[Andrzej Maciejewski]] - parlamentano de klubo de [[Paweł Kukiz]]. Prezidantino de la Grupo estis elektita [[Anna Wasilewska]] el partio [[Civitana Platformo]] kaj Vic-Prezidanto estis elektita [[Krzysztof Truskolaski]] kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. [[Eduardo Kozyra]] el [[Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo(<ref>http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444</ref>, <ref>http://www.radio.bialystok.pl/wiadomosci/index/id/140194</ref>, <ref>http://olsztyn.wyborcza.pl/olsztyn/1,48726,21169413,poslanka-z-olsztyna-szefowa-nowego-sejmowego-zespolu.html</ref>).