Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

sen resumo de redaktoj
{{Lokoj de artikulacio}}
La '''Internacia Fonetika Alfabeto''' ('''IFA'''; [[angla lingvo|angle]] ''International Phonetic Alphabet'' [IPA]; [[franca lingvo|france]] ''L'alphabet phonétique international'' [API]) estis kreita de [[Britio|britaj]] kaj [[Francio|francaj]] fonetikistoj sub observado de la [[Internacia Fonetika Asocio]], fondita en [[Parizo]] dum la jaro [[1886]]. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon '''IFA'''. La IFA intencas esti norma alfabeto por la [[fonetiko|fonetika]] skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel ([[1989]]); la plej aktuala versio aperis en [[1993]], reŝanĝita en [[1996]]. La plejparto de la literoj elvenis el la [[latina alfabeto]] aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la [[greka alfabeto]], kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.
 
== Priskribo ==
La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj [[Prononco de Esperanto|esperantaj sonoj]]: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.
 
La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribatajskribitaj per tiuj literoj en aliaj lingvoj. /c/ estas palatala plozivo, kiel en la [[indonezia lingvo]]. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu [[fonemo]], evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.
 
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu [[retrofleksa]] konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata [[Alveolaro|alveola konsonanto]], kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
 
[[Diakrita signo|Diakritiloj]] kombinatpovaspovas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por [[supersegmentaĵo]]j kiel akcento kaj tono.
 
Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.
| ↑ || Tona altigo
|-
| ↗︎ || Tutfraza tona altigo
|-
| ↘︎ || Tutfraza tona malaltigo
|}
 
5 178

redaktoj