Nacisocialisma Germana Laborista Partio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
'''Nacisocialisma Germana Laborista Partio''' ([[germana lingvo|germane]] ''Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei'', '''NSDAP''') estis [[naziismo|naziisma]] [[politika partio]] en [[Germanio]]. Ĝi ekestis je la [[24-a de februaro]] [[1920]] post nomŝanĝo de ''Deutsche Arbeiterpartei'' (fondita je la [[5-a de januaro]] [[1919]]).
 
Dum la [[1920-aj jaroj]] la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la [[Italio|itala]] [[faŝismo]], provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza [[Germanio]], sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la monda ekonomia krizo de [[1929]]. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. [[Großdeutsche Volksgemeinschaft]].
 
Je la [[30-a de januaro]] [[1933]] NSDAP eniris la registaron kaj la nazia "gvidulo" [[Adolf Hitler]] iĝis [[Regna Kanceliero (Germanio)|regna kanceliero]]. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la [[dua mondmilito|duan mondmiliton]] kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de [[Eŭropo]]. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.