Kristijonas Donelaitis: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Tradukoj de la poemo: plibonigadeto per AWB
e →‎Kreaĵoj de Donelaitis: subtitilo : Listo de....
Linio 11:
| artista celigo =
| reprezentivaj verkoj =
}}</sub>
'''Kristijonas Donelaitis''' (naskiĝis la {{daton|1|januaro|1714}} en la vilaĝo Lazdynėliai (germane: Lasdinehlen), ĉ. 5 kilometrojn orienten de la urbo Gumbinė (germane: Gumbinnen, nun Gusev), en la norda parto de tiama Prusuja reĝlando (nun Kaliningrada regiono en [[Rusio]]; mortis la {{daton|18|februaro|1780}} en Tolminkiemis). Post la [[Dua Mondmilito]] la vilaĝo malaperis. En ĝia iama loko poste estis plantitaj 275 kverketoj – tiom da jaroj estis pasintaj ekde lia naskiĝo. En [[1990]] tie estis starigita memorŝtono kun litovaj kaj rusaj surskriboj. Tiel la naskiĝloko de Donelaitis estis markita.
== Vivo ==
Linio 25:
Sed ni revenu al Donelaitis. Ekster la paroĥa regiono li estis konata kiel majstra predikisto, komponanto de muziko por siaj versaĵoj. Tamen tra la tuta Kenigsberga lando li famiĝis kiel kapabla mekanikisto, produktanto de termometroj, barometroj, horloĝoj. Li produktis horizontalajn pianojn. Malmultaj tiam konis lin kiel poeton... Nur post lia forpaso oni komencis ĉiam pli estimi lin pro lia poemo La sezonoj.
 
==== Listo de eŭropaj literaturaj ĉefverkoj ====
En [[1977]] [[Unesko]] enmetis la poemon ''La sezonoj'' de Donelaitis en la liston de la Eŭropaj literaturaj ĉefverkoj. Dum la aŭtuna konferenco de [[2013]] [[Unesko]] decidis listigi la 300-jaran naskiĝdatrevenon de Donelaitis en la registro de la cent mondgravaj jubileoj de la jaro.
 
Nin atingis nur kelkaj kreaĵoj de Donelaitis: tri germanlingvaj versaĵoj kaj ses heksametraj fabloj, unu nefinita versrakonto kaj lia majstroverko, la poemo La sezonoj. Neniu muzika komponaĵo. La poeton al la verkado instigis la paroĥestro el la apuda vilaĝo Valtarkiemis (germane Walterkehmen, nun Olĥovatka) Pilypas Ruigys – aŭtoro de la unua studo pri la deveno de la litova lingvo, ties beleco kaj riĉeco. Donelaitis ofte kontaktis la samekleziulon kaj en [[1746]] anstataŭis lin.