Renesanca arto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e →‎Ideara bazo: Pri arto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj ni kutime pensas unualoke al la itala Renesanco, sed en tiu sama periodo la islamaj civilizacioj ankaŭ spertis eksterordinaran oran kulturan epokon. Tio ne okazis en izolitaj artaj universoj. Ambaŭ civilizoj estis tre konsciaj pri la atingoj de la alia. Ili rigardis unu la alian kaj influis unu la alian, videbla inter la papa Romo kaj la Otomana Istanbulo kaj la mogol-urboj Lahore kaj Agra, sed ankaŭ en la arkitektaj rivalecoj inter la kup
Linio 8:
[[Dosiero:Dürer Melancholia I.jpg|eta|[[Albrecht Dürer]], Alegorio de la [[Melankolio]]: nova temo kaj nova tekniko, nome la [[gravurado]].]]
Dum en la [[Mezepoko]] la arta kreado estis esence bazita sur la kristana religio, la renesanca arto uzas la humanistajn temojn ([[toleremo]], penslibereco, paco, edukado ktp) kaj la antikva [[mitologio]]. La renovigo de la filozofia pensaro havigis al la artistoj de novaj ideoj: kun la [[novplatonismo]], la [[Homo]] estas centre de la universo. La pentristoj kaj la skulptistoj jam ne plu dubis reprezenti la belon de la nudaj homaj korpoj. La studo de la antikvaj tekstoj, la renovigo de la [[filologio]] fare de [[Lorenzo Valla]], permesis al la arkitektoj eliri el la gotika stilo. Ili uzis la instruon de [[Pitagoro]] kaj de [[Vitruvio]] por prilabori sajn planojn. La pensaro liberiĝis iompostiome el la religiaj limigoj kaj turniĝis al la aspiroj de la feliĉo, al la paco kaj al la progreso, almenaŭ teorie. La verkistoj kaj la filozofoj interesiĝis pri ĉiaj kampoj de la konaro. Ili rekopiis kaj tradukis manuskriptojn kaj priserĉis novajn tekstojn. Tiuj ideoj renovigitaj disvastiĝis al la tuta kontinento eŭropa pere de la presejo kaj danke al la veturoj de la humanistoj. La unuaj bibliotekoj estis kreitaj kiel la Vatikana Biblioteko mem (ĉ. 1450).
 
Pri arto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj ni kutime pensas unualoke al la itala Renesanco, sed en tiu sama periodo la islamaj civilizacioj ankaŭ spertis eksterordinaran oran kulturan epokon. Tio ne okazis en izolitaj artaj universoj. Ambaŭ civilizoj estis tre konsciaj pri la atingoj de la alia. Ili rigardis unu la alian kaj influis unu la alian, videbla inter la [[Katolika Eklezio|papa]] [[Romo]] kaj la [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Istanbulo]] kaj la [[Mogola arkitekturo|mogol]]-urboj [[Lahore]] kaj [[Agra]], sed ankaŭ en la arkitektaj rivalecoj inter la kupolo de [[Mikelanĝelo|Michelanĝelo]] de la [[Baziliko Sankta Petro]] kaj la Moskeo Süleymaniye de [[Sinan|Mimar Sinan]] en Istanbulo, aŭ en la similecoj kaj diferencoj inter la rafinitaj orientaj miniaturaj pentraĵoj kaj la imponaj verkoj de [[Caravaggio]], [[Diego Velázquez|Velasquez]] kaj [[Rembrandt Harmenszoon van Rijn|Rembrandt]]<ref>(angla) [http://www.bbc.co.uk/programmes/articles/GThNCvQtxsgJfJrxCxFJb2/civilisations-masterworks-of-beauty-and-ingenuity CivilisationS], 9-parto kultura-historia serio en kiu la historio de la homaro estas rakontita helpe de 500 grandaj ĉefverkoj en la arto el 31 landoj kaj el ĉiuj kontinentoj influis unu la aliajn, BBC, marto 2018., alirite la 27-an de majo 2018.</ref>.
 
Danke al la alveno de la kompilaĵoj kaj de [[Bizanca arto|bizancaj artistoj]], forpelitaj de la otomana invado, [[Vegecio]], [[Pitagoro]], [[Eŭklido]] estas denove disponeblaj en ties grekaj manuskriptoj originalaj. La presejo uzis la latinajn karaktrojn. En vidartoj, la nudaĵo estis multe pli uzata ol en la Mezepoko kaj la movo fariĝis pli realisma pere de la studado de la [[talio]].