Renesanca arto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Ideara bazo: Pri arto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj ni kutime pensas unualoke al la itala Renesanco, sed en tiu sama periodo la islamaj civilizacioj ankaŭ spertis eksterordinaran oran kulturan epokon. Tio ne okazis en izolitaj artaj universoj. Ambaŭ civilizoj estis tre konsciaj pri la atingoj de la alia. Ili rigardis unu la alian kaj influis unu la alian, videbla inter la papa Romo kaj la Otomana Istanbulo kaj la mogol-urboj Lahore kaj Agra, sed ankaŭ en la arkitektaj rivalecoj inter la kup
e →‎Referencoj: La renesanco ne estas nura Eŭropa arta movado, sed interkultura movado
Linio 1:
[[File:Tiziano - Amor Sacro y Amor Profano (Galería Borghese, Roma, 1514).jpg|thumb|right|400px|[[Ticiano]], ''Sankta kaj nesankta amo'', ĉ. 1513 – 1514.]]
'''Renesanca arto''' estas la pentrarto, skulptarto, arkitekturo kaj ornamaj artoj de la periodo de la historio de Eŭropo konata kiel [[Renesanco]], aperinta kiel distinga stilo en Italio ĉikaŭ 1400, paralele kun disvolviĝoj kiu okazis en [[filozofio]], [[literaturo]], [[Renesanca muziko|muziko]] kaj [[scienco]]. La renesanca arto, notita kiel reuzado de modeloj de antikvaj tradicioj, prenis kiel fondo la [[arto]]n de la [[klasika antikveco]], sed transformis tiun tradicion per la absorbado de ĵusaj disvolviĝoj en la arto de Norda Eŭropo kaj per aplikado de tiutempa scienca kono. La renesanca arto, kun la renesanca [[Humanismo]], disvatiĝis tra la tuta Eŭropo, efikante su kaj artistoj kaj ties patronoj per la disvolvigo de novaj teknikoj kaj novaj artaj sentoj. La renesanca arto markas la transiron de Eŭropo el la mezepoka periodo al la [[Moderna Epoko]]. La renesanco ne estas nura Eŭropa arta movado, sed interkultura movado<ref name=":0" />.
 
En multaj partoj de Eŭropo, la arto de la Frua Renesanco estis kreita paralele kun la [[Gotika arto|malfrua mezepoka arto]].
 
==Ideara bazo==
Linio 9 ⟶ 7:
Dum en la [[Mezepoko]] la arta kreado estis esence bazita sur la kristana religio, la renesanca arto uzas la humanistajn temojn ([[toleremo]], penslibereco, paco, edukado ktp) kaj la antikva [[mitologio]]. La renovigo de la filozofia pensaro havigis al la artistoj de novaj ideoj: kun la [[novplatonismo]], la [[Homo]] estas centre de la universo. La pentristoj kaj la skulptistoj jam ne plu dubis reprezenti la belon de la nudaj homaj korpoj. La studo de la antikvaj tekstoj, la renovigo de la [[filologio]] fare de [[Lorenzo Valla]], permesis al la arkitektoj eliri el la gotika stilo. Ili uzis la instruon de [[Pitagoro]] kaj de [[Vitruvio]] por prilabori sajn planojn. La pensaro liberiĝis iompostiome el la religiaj limigoj kaj turniĝis al la aspiroj de la feliĉo, al la paco kaj al la progreso, almenaŭ teorie. La verkistoj kaj la filozofoj interesiĝis pri ĉiaj kampoj de la konaro. Ili rekopiis kaj tradukis manuskriptojn kaj priserĉis novajn tekstojn. Tiuj ideoj renovigitaj disvastiĝis al la tuta kontinento eŭropa pere de la presejo kaj danke al la veturoj de la humanistoj. La unuaj bibliotekoj estis kreitaj kiel la Vatikana Biblioteko mem (ĉ. 1450).
 
Pri arto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj ni kutime pensas unualoke al la itala Renesanco, sed en tiu sama periodo la islamaj civilizacioj ankaŭ spertis eksterordinaran oran kulturan epokon. Tio ne okazis en izolitaj artaj universoj. Ambaŭ civilizoj estis tre konsciaj pri la atingoj de la alia. Ili rigardis unu la alian kaj influis unu la alian, videbla inter la [[Katolika Eklezio|papa]] [[Romo]] kaj la [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Istanbulo]] kaj la [[Mogola arkitekturo|mogol]]-urboj [[Lahore]] kaj [[Agra]], sed ankaŭ en la arkitektaj rivalecoj inter la kupolo de [[Mikelanĝelo|Michelanĝelo]] de la [[Baziliko Sankta Petro]] kaj la Moskeo Süleymaniye de [[Sinan|Mimar Sinan]] en Istanbulo, aŭ en la similecoj kaj diferencoj inter la rafinitaj orientaj miniaturaj pentraĵoj kaj la imponaj verkoj de [[Caravaggio]], [[Diego Velázquez|Velasquez]] kaj [[Rembrandt Harmenszoon van Rijn|Rembrandt]]<ref name=":0">(angla) [http://www.bbc.co.uk/programmes/articles/GThNCvQtxsgJfJrxCxFJb2/civilisations-masterworks-of-beauty-and-ingenuity CivilisationS], 9-parto kultura-historia serio en kiu la historio de la homaro estas rakontita helpe de 500 grandaj ĉefverkoj en la arto el 31 landoj kaj el ĉiuj kontinentoj influis unu la aliajn, BBC, marto 2018., alirite la 27-an de majo 2018.</ref>.
 
Danke al la alveno de la kompilaĵoj kaj de [[Bizanca arto|bizancaj artistoj]], forpelitaj de la otomana invado, [[Vegecio]], [[Pitagoro]], [[Eŭklido]] estas denove disponeblaj en ties grekaj manuskriptoj originalaj. La presejo uzis la latinajn karaktrojn. En vidartoj, la nudaĵo estis multe pli uzata ol en la Mezepoko kaj la movo fariĝis pli realisma pere de la studado de la [[talio]].
Linio 30 ⟶ 28:
* Simila heredo de arta atingo okazis ankaŭ en [[Venecio]] pere de la talenta familio de [[Jacopo Bellini|Bellini]], ties influa parenco [[Andrea Mantegna|Mantegna]], [[Giorgione]], [[Ticiano]] kaj [[Tintoretto]].<ref name=Hartt/><ref name=MB>Michael Baxandall, ''Painting and Experience in Fifteenth Century Italy'', (1974)</ref><ref>Margaret Aston, ''The Fifteenth Century, the Prospect of Europe'', (1979)</ref>
* La publikigo de du traktatoj de [[Leon Battista Alberti]], nome ''De Pitura'' (''Pri pentrarto''), 1435, kaj ''De re aedificatoria'' (''Dek libroj pri Arkitekturo''), 1452.
 
==Referencoj==
<references/>
 
==Bibliografio==
 
* Peter Burke, ''La Renaissance européenne'', Paris, Le Seuil, 2000.
* Vincent Cronin, ''The Florentine Renaissance'', London, Collins, 1967 (ISBN 0-00-211262-0) ; The Flowering of the Renaissance, London, Collins, 1969, (ISBN 0-7126-9884-1) ; ''The Renaissance'', Collins, London, 1992 (ISBN 0-00-215411-0)
Linio 49 ⟶ 45:
* ''Florence Revisitée'', Rene F Ventura- 2006 Ed. Champ social - les belles lettres
* Frédérique Lemerle kaj Yves Pauwels, ''L'architecture à la Renaissance'', Paris, Flammarion, coll. Tout l'Art, 2a eldono, 2003
 
== Referencoj ==
<references/>
 
[[Kategorio:Arto]]