Placidus Muth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
Estante filo de malriĉa masonisto li lernantis en [[Volkach]], [[Würzburg]] kaj Erfurto, kien la familio transkloĝiis. Post du jaroj da studo de jurscienco Muth frokuliĝis kaj faris [[Religia voto|religian voton]] pri benediktaneco en la 20.10.1778. En la 6.4.1783 li ordinitis pastro kaj iĝis docento enmonaĥeja en 1785. En 1788 li doktoriĝis pri teologio kaj fariĝis samjare profesoro universitata. La temo de lia tezo estis pri la legendo de la bigamiisto [[Grafo de Gleichen (legendo)|Ernesto de Gleichen]] (latina titolo: ''Dissertatio historico-critica in bigamiam Comitis de Gleichen''). Normalis ke ĉeuniversitate docentis kaj ordenanoj de la benediktana Petersberg-monaĥejo kaj de la komunumo [[Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo (Erfurto)|Sanktaj Nikolao kaj Jakobo]].
 
Post la morto de abato Günther Basting (1794) Muth posteulis en la 18.3.1794. Ekde 1796 li krome estris la katolikan gimnazion "Emericianum", fundatan fare de la [[Jezuitoj]] kaj post 1773 sub la gvidado de la [[Aŭgustenanoj]]. Muth intencis modernigi la konventon kaj revivigi sciencajn laborojn en ĝi. Liajn planojn malhelpis la baldaŭ posta veninta [[sekularigo]]. En 1794 Muth dekanis ĉe la teologia fakultato, inter 1796-1800 kaj denove inter 1803-1813 li [[Rektoroj de la Erfurta universitato|rektoris en Erfurto]]. En 1808 li gvidis petdelegacion antaŭ la francan tiranon [[Napoleono Bonaparte]]. Post malfondiĝo de la benediktana abatejo erfurta Muth restis privata docento, post la malfondiĝo de la universitato laŭ ordono de la [[prusio|prusoj]] li iĝis reĝa konsilisto pri lernejaĵoj. La lastajn jarojn li okupiĝis pri komentado je la [[Nova Testamento]], kio ne plu finskribitis.
 
Muth estis membro de ''[[Akademie gemeinnütziger Wissenschaften]]'' ekde 1788. Tie li prelegis en la 3.4.1804 pri la influo de la benediktanoj en la erfurta regiono (germana titolo: ''Über den Einfluß des vormaligen Peterklosters Benedictiner-Ordens zu Erfurt''). En Erfurto nomitis strato por li en la urbokvartalo Brühl inter la [[Preĝejo Sankta Marteno (Erfurto)|Marteno-preĝejo]] kaj la [[Teatro de Erfurto]].