Anna Seghers: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
eo wiki
Linio 1:
[[Dosiero:Anna Seghers (Bundesarchiv-Bild 183-F0114-0204-003) – retouched by Carschten.jpg|thumb|Anna Seghers (1966)]]
'''Anna SEGHERS''' (* jenaskiĝis la [[19-aan de novembro]] [[1900]] en [[Mainz]], † jemortis la [[1-aan de junio]] [[1983]] en [[Orienta Berlino]]) estis juddevena [[Germanio|germana]] aŭtorino kun komunismaj idealoj. En la jaro 1933 ŝi fuĝis de la nazioj el Germanio tra [[Francio]] kaj [[Hispanio]] al [[Meksiko]]. En 1947 ŝi konforme al sia politika sinteno ekloĝis en [[Germana Demokratia Respubliko]] [[GDR]], kie ŝi ĝismorte restis.
 
Inter ŝia verkaro plej famas la romano “Das siebte Kreuz” (=La sepa kruco), kiu temas pri la fuĝo de sep kaptitoj el faŝisma koncentrejo. Ses el ili estas retrovataj, mortigataj kaj ligataj al lignaj krucoj. La sepa kruco restas vaka: ĝi estas simbolo de la espero en preskaŭ senespera tempo. Kvankam tiu ĉi romano en 1944 estis tre sukcese filmigita en [[Usono]], Anna SEGHERS pro sia komunisma sinteno longtempe ne trovis veran aprobon en la okcidenta mondo.