Detrojto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 45:
'''Detrojto''' ({{en}} ''Detroit'') estas urbego en la subŝtato [[Miĉigano]] de [[Usono]]. Kun loĝantaro de ĉ. 688.701 (en [[2013]]), ĝi estas la 21-a plej loĝata urbo de Usono; tamen ĉirkaŭ la jaro [[1950]] ĝi havis multe pli da loĝantoj. Pro tio, Detrojto estas la plej granda urbego en Miĉigano je loĝantaro. Ĝis la milito de 1812, Detrojto estis la ĉefurbo de la subŝtato, hodiaŭ la ĉefurbo estas [[Lansingo]] (''Lansing'').
 
Detrojto situas trans la rivero [[Windsor (Ontario)|Windsor]], [[Ontario]], kiu ligas la [[Lago de Sankta Claire|Lagon de Sankta Claire]] al la [[Eria Lago]] kaj konsistigas la landlimon al [[Kanado]]. La koordinatoj de la urbo estas {{koord|42.3316|N|83.0475|U|formato=gms|montru=entekste}}; ĝia alto super la marnivelo estas 175 m kaj la urba areo kovras 370 km².
 
La urbo estas fama centro de aŭtomobilkonstruado kaj de muzik-negocado. Ĝi estas kromnomata "Motora Urbo" pro tio ke la tri plej grandaj usonaj aŭtofabrikantaj kompanioj ([[General Motors Corporation]], [[Ford Motor Company]], kaj [[Chrysler|Chrysler Corporation]]) situigis siajn centrajn oficejojn kaj multajn el siaj fabrikoj en aŭ ĉirkaŭ Detrojto.