Anna Striganova: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Partatempe ŝi laboras ĉe la Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie ŝi studis literaturon ĝis nivelo de magistriĝo kaj poste preparis doktoran disertacion por defendo.
 
'''<big>== Eduko, studoj, scienca laboro</big>''' ==
 
En 2002 Anna sukcese finis anticipe kaj samtempe 10-11-an klasojn de la mezlernejo. En 2003 ŝi iĝis studentino de ĵurnalisma fako de filologia fakultato RUDN - Rusia universitato de amikeco inter popoloj (aŭ: Rusia universitato de interpopola amikeco). En 2008 ŝi ricevis bakalaŭran diplomon pri ĵurnalismo, sed kun priliteratura temo. Samjare, en 2008 daŭrigis studadon en RUDN, kadre de la dujara magistra programo ''Rusa literaturo''. En 2010 sukcese, kun perfekta noto Anna defendis magistran disertacion kun la temo ''Respeguloj de mito pri reĝo Artur en la rusa literaturo''. Samjare, Anna iĝis ĉeesta studanto de postdiplomaj studoj ([[Aspiranturo]]) de RUDN en la katedro de Rusa kaj eksterlanda literaturo de RUDN, kie studis tri jarojn (2010-2013). Ŝi verkis kaj preparas por defendo doktoran disertacion kun la temo ''Heroo de sankta Gralo en rusa literaturo''.
 
'''<big>== En Esperantujo</big>''' ==
 
Anna Striganova esperantiĝis en 2008, partoprenante 93-an Universalan Kongreson de Esperanto en Roterdamo. Kunaŭtore kun Dima Ŝevĉenko ŝi ekverkis originalan prozon en Esperanto. La libroj kaptis atenton de esperantistaro, tiel ekzemple ili aperis en la furorlistoj de Bjalistoka UK en 2009, de UK en Lilo en 2016 kaj en diversaj aliaj furorlistoj de Libroservo.
Linio 31:
Anna Striganova verkis plurajn artikolojn kaj recenzojn por diversaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj.
 
'''<big>== Eldonitaj verkoj</big>''' ==
 
* ''La tero, kiu volis forflugi.'' Filozofiajn fabelajn novelojn, originale verkitaj en Esperanto. 2009 (kunaŭtore kun [[Dima Ŝevĉenko]])
Linio 43:
* ''Fabeloj pri amo'' (2018)
 
<big>'''== Hobio'''</big> ==
 
Ekde frua infaneco plezure okupiĝis pri manfarado: origamio, brodado, kudrado. Poste inventis propran teknologion kaj stilon de pupfarado. Ŝiaj pupoj havas propran retpaĝaron kaj estas prezentitaj en multaj sociaj retoj. Fotoj de pupoj kaj samstilaj bildoj iĝas ilustraĵoj kaj kovrilpaĝaj ilustraĵoj por libroj kaj logotipoj de renkontiĝoj (ekz. de Internacia Moskva Lingva Festivalo en 2012 kaj de 93-a Germana Esperanto-kongreso en 2016). Ŝiaj pupoj vojaĝas tra diversaj partoj de la mondo kaj iĝis sufiĉe popularaj en Esperantujo. Pupo-esperantisto, farita de Anna, reprezentas “Esperantujon” en granda internacia pupekspozicio en Japanio, kiu estis iniciatita de [[Miyoshi Etsuo]] – “World Dolls Exhibition”.
Linio 56:
 
{{bibliotekoj}}
{{vivtempo|1988||Striganova, Anna}}
 
[[Kategorio:Esperantistoj de Moskvo]]