Ronald Cecil Gates: Malsamoj inter versioj

aŭstralia verkisto (1923 - )
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
nova teksto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:34, 11 jul. 2018

Ronald Cecil Gates (nask. en Melburno, la 8-an de januaro 1923, mortis la 26-an de aprilo 2018[1]) estis emerita profesoro pri ekonomio en Aŭstralio kaj verkisto de krimromanoj en Esperanto.

Li lernis Esperanton en 1986 kaj estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio de 1988 ĝis 2001. Ekde 1993 li verkis plurajn krimromanojn, kiuj ĉiuj situas en aŭstralia universitato.

Bibliografio

  • Murdo en la teatro 2017
  • Briĝo kun veneno 2014
  • Mortiga ekskurso 2006
  • La vidvino kaj la profesoro 1997
  • Refoje krimnoveloj sep 1994
  • Morto de sciencisto 1994
  • Sep krimnoveloj 1993
  • Kolera afero 1993
  • La septaga murdenigmo 1993

Referencoj

  1. Letero de la vidvino al FEL, la eldonisto de liaj libroj.