Kodo de Hamurabo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
 
==Priskribo==
Dum arkeologiaj laboroj en spaco de la malnovepoka urbo [[Suso]] (hodiaŭ en [[Irako]] estis en la jaro [[1901]] (aŭ [[1909]]) trovita diorita steleo de la jurkodo de Hamurabo. En la supra parto de la [[monolito]] el [[nigra]] [[ŝtono]] troviĝas bildigo de la aŭtoro de la kodekso, la babilona reĝo [[HamurabiHamurabo]], kiel li estas preĝanta al [[dio]] de [[Suno]] kaj justeco [[Ŝamaŝo]], kiu sidas dekstre de Hamurabi kaj simbole diktas al li la tekston de la leĝaro, skribita per [[kojna skribo]] pli malalte.
 
La leĝaro plejparte konsistas el interpretado de kutima [[juro]], sed ĝi estas videble sistemigita. Ĝi enhavas 247 numeritajn artikolojn solvantajn jurdemandojn rilate al [[familio]], privata posedaĵo kaj posedaĵo ĝenerale, [[komerco]], [[prezo]]j kaj [[salajro]]j, [[pruntedono]]j kaj ilia repago, perfortaj [[krimo]]j, posteno de diversaj sociaj tavoloj inkluzive de [[sklavo]]j. Estas interese, ke kvankam la nombro de la artikoloj estas 247, laŭ la uzita numerado, la numero de la lasta estas 282, ĉar dum la numerado oni transsaltis la numerojn 13 kaj 66-99 kaj tial ekzistas neniuj artikoloj kun tiuj ĉi numeroj. Tio ĉi estas la plej malnova pruvo pri [[dektrifobio]], kaj verŝajne ankaŭ pri [[superstiĉo]]j ĝenerale.