Blanklipa cervo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ kategorio
Linio 4:
La blanklipaj cervoj havas dikajn kaj malmolajn harojn kaj larĝajn parhufojn, tiel ke ili taŭgas por vivi sur altaj montoj 3 000-5 000 metrojn super la marnivelo kun malvarmega klimato. Ili povas elteni malvarmon kaj malsaton. En vintro iliaj haroj estas duoble pli longaj ol en somero. Ili manĝas ĉefe herbojn kaj maldikajn junajn branĉojn de arbedoj. Por serĉi nutrajojn ili povas translokiĝi al malproksima loko. La blanklipaj cervoj ŝatas agi ĉe akvofontoj, ordinare en aretoj el 2-3 aŭ 10. Dum oestro ili agas ofte en gregoj, iam la nombro en unu grego atingas pli o1 150. Maljunaj vircervoj kutimas agi solaj, dum la junaj agas en malgrandaj aroj. La cervino vivas kune kun siaj idoj. La patrino tre amas ilin, eĉ ne forpelas siajn antaŭe naskitajn cervojn, kiam ĝi estas akuŝonta. La cervoj oestras kaj pariĝas inter septembro kaj novembro. Dum tiu periodo inter vircervoj ofte okazas intensa batalo por gajni cervinojn. La gravedeco daŭras ĉ. 8 monatojn kaj la cervino ĝenerale naskas ĉiufoje unu idon, hazarde du kaj nutras ilin 4-5 monatojn. La junaj kornoj de la cervo povas servi por fari ĉinan medicinaĵon, sed ĝia kvalito estas multe malpli bona ol tiu de la makula cervo.
La blanklipa cervo estas fama besto propra al Ĉinio. Ĝi estas tre bonvena eksterlande. Multaj fremdlandaj zoologiaj ĝardenoj volas havi ĝin, tamen ĝis 1987 nur Sovetunio kaj Srilankao ricevis de Ĉinio tian cervon.
 
[[Kategorio:Parhufuloj]]