Lingvopolitiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e 2 korektetoj
Linio 1:
'''Lingva politiko''' estas konscia agado celanta disvolviĝon de certa [[lingvo]] aŭ rilaton inter la lingvoj en plurlingva socio. Diversaj difinantoj diverse akcentas la esencon de ''lingva politiko'' aŭ kunigas ambaŭ celojn en sia difino. Ekzistas intima ligo inter la nocioj „lingvopolitiko“ kaj [[lingvoplanado]].
 
Lingva politiko, laŭ [[Rusio|rusia]] sociolingvisto Avrorin, „estas science bazita kaj celkonscia agado flanke de la socio (ĝiaj klasoj, partioj, gvidorganoj) pri la evoluo de funkcia kaj, kiom eblas, ankaŭ struktura flankoj de lingvo; alivorte, lingva politiko estas celkonscia socia influo al la lingva situacio“<ref>Аврорин В.А. Проблемы изучения функциональной стороны языка. (К вопросу о предмете социолингвистики). — Л.: Наука, Лен. отд., 1975. — Paĝo 175).</ref>. Ne vere estas tiel ke oni libere elektas lingvon laŭ iuj meritoj de la lingvo mem (beleco, precizeco, facileco aŭ ankoraŭ io). Oni elektas lingvon laŭ devigo de cirkonstancoj. Historio de lingva politiko en plej diversaj landoj subtenas tiun ideon<ref>Slavik, [http://www.e-novosti.info/forumo/rejm/topic3544.html Loko de Esperanto en estontaj junularaj aranĝoj], Esperanto новости, la 27-an de Septembro 2006.</ref>.
 
Alia difino: „lingvopolitiko estas teorio kaj praktiko de konscia influo de la socio al la lingva disvolviĝo, do celkonscia kaj science bazita agado pri funkciado de ekzistantaj lingvoj kaj pri kreo kaj perfektigo de la novaj lingvaj komunikmetodoj“<ref>Григорьев В.П. Культура языка и языковая политика // Вопросы культуры речи. Вып. 4. — М., 1963. — Paĝoj 5–21.</ref>.
Linio 22:
* [[Minoritata lingvo]]
* [[Novparolo]] : ([[Eŭgeno Lanti|Lanti]] montris al Orwell la ligon inter lingvo kaj politiko)
* [[Oishi Wasaburo]] 
* [[Futurologio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==