25-a de julio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Krzysztof Truskolaski
→‎Eventoj: Henri Guisan ordonis kontraŭstari germanan invadon
Linio 44:
* [[1937]]: [[Hispana Enlanda Milito]]: strategia venko de naciistoj en batalo de [[Brunete]]
* [[1938]]: Hispana Enlanda Milito: [[batalo de la Ebro]] komenciĝis
* [[1939]]: '''En [[Varsovio|apudvarsovia]] [[spionado|spioncentro]] la pola [[listo de spionorganizaĵoj|spionorganizaĵo]] transdonis al la brita kaj franca rezultojn de laboroj pri rompo de [[ĉifrado|ĉifroj]] de la germana maŝino [[Enigma]]''', faritaj de polaj [[kriptologio|kriptologoj]] [[Marian Rejewski]], [[Jerzy Różycki]] kaj [[Henryk Zygalski]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Hans Frank]] deklaris al gemanaj oficistoj de [[Lublin]]-regiono, ke [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] estos en la plej proksima tempo "libera de judoj" (''Judenfrei''); [[gestapo]] en [[Lodzo]] konstatis, ke dum lastaj semajnoj oni trovis en hejmoj nur 40% de [[poloj]] enlistigitaj por [[deportado]] en ĜG
** Generalo [[Henri Guisan]], ĉefkomandanto de la svisa armeo, dum alparolo diris ke [[Svislando]] neniam kapitulacos kaj rezistos kontraŭ [[Nazia Germanio|germanaj nazioj]]; duonoficiala franca [[gazeto]] "Petit Dauphinois": ''Francio havas nun neniun devon zorgi pri polaj [[rifuĝinto]]j, nombre de ĉ. 100 000, por kiuj ne estas loko ĉi tie (...) Neniu havas rajton postuli de la franca nacio en tiu ĉi peza horo de provo, ke ĝi protektu ankoraŭ iun alian krom siaj propraj civitanoj kaj unusola malferma vojo al poloj estas eventuala reveno en familiaj regionoj, sendepende de tio sub kies [[okupado]] ili estas'' (laŭ venonttaga artikolo en "Nowy Świat", [[Nov-Jorko]], titolita "Nigra maldanko de la franca registaro"); [[Budapeŝto]]: "[[Wieści Polskie]]" informis pri du aperantaj [[gazeto]]j en [[Lvovo]], pollingva "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Flago) kaj ukraina "Wilna Ukraina", pri malapero de pola libro en [[librovendejo]]j kaj soveta [[propagando]] de [[ateismo]] inter infanoj en [[lernejo]]j: ''Instruisto ordonas al infanoj preĝi al Dio pri [[matenmanĝo]] kaj kiam ĝi ne aperas, li preĝas kun la infanoj al [[Stalin]]. Tiam la [[pordo]] malfermiĝas kaj oni enportas riĉan matenmanĝon. Oni ankaŭ subfosas [[aŭtoritato]]n de [[gepatroj]] kaj pli aĝajn infanojn instruas [[spionado]]n kaj [[denunco]]n.''; generalo [[Henri Guisan]] ordonis al [[Svisa Armeo]] kontraŭstari eblan germanan [[invado]]n
** [[1941]]: Germanaj regopovoj en [[Varta]]-Lando permesis al [[poloj]] uzi [[biciklo]]jn por veturi al laborejo kaj reen; en Varsovio konspira revuo "Znak" ([[Signo]]) en la artikolo "Nie dzieli nas już Bug" (Ne dividas nin jam [[Okcidenta Bugo]]) temas pri konsekvencoj de la [[operaco Barbaroso|germana-soveta milito]] - unu [[dispartigoj de Pollando-Litovio|aneksaĵo]] de polaj teritorioj
** Ĉefepiskopo de [[Ukraina Grek-Katolika Eklezio]] en [[Lvovo]] eldonis [[paŝtistaj epistoloj|paŝtistan epistolon]], alvokanta al apogo de [[germanoj]]; dum [[ekzilo|ekzila]] kunsido de la Konsilio de Ministroj en [[Londono]] armea generalo [[Władysław Sikorski]] prezentas polan-sovetan [[pakto]]n pri la pola [[registaro]] - 3 ministroj ne aprobantaj ĝin demisias (armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]], ministro pri eksterlandaj aferoj [[August Zaleski]]), brigada generalo [[Stefan Rowecki]] estis subordigita al la ĉefkomandanto; konspira "Dzień" ([[Tago]]) informas pri [[konfisko]] de havaĵoj en [[Żywiec]] de la "pola [[Habsburgoj|Habsburgo]]", aŭstra [[arkiduko]] Karol Olbracht Habsburg, kolonelo de la pola soldataro
Linio 54:
** Granda Konsilio de [[Faŝismo]] faligis [[Benito Mussolini|Beniton Mussolini]] kaj reĝo [[Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)|Viktoro Emanuelo la 3-a]] lin arestis - posteula marŝalo [[Pietro Badoglio]] konsistigis registaron sen [[faŝismo|faŝistaj]] ministroj
** [[1944]]: Kompanio de la 71-a infanteria regimento de [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis en ĉirkaŭaĵo de Undy (proksime al [[Zambrów]]) taĉmenton de SS kaj liberigis 150 eskortatajn sovetajn [[militkaptito]]jn; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Nowa Ostrołęka (proksime al [[Grójec]]) dekkelkajn polojn, fuĝintaj de provizora koncentrejo
** Nokte de la 25-a/26-a de julio okazis operaco "Ponto III": '''pola registaro en [[ekzilo]] liveris per [[aviadilo]] kurierojn al [[okupado|okupata]] Pollando, kiu revene al [[Italio]] kunportis akiritan apud [[Okcidenta Bugo]] raketon [[V-2]]''' kune kun dokumentado kaj tri kurieroj al Britio
* [[1945]]: [[Stalinismo]]: '''[[Augustów-traserĉo]] finiĝis - [[Ruĝa Armeo]] kaj [[NKVD]] postmilite arestis kaj torturis pli ol 7 mil polojn, de kiuj preskaŭ 600 sekrete murdis apud [[Grodno]]''' - ĝis hodiaŭ ne trovitaj
* [[1952]]: Anekso de [[Porto-Riko]] fare de [[Usono]]