Fermdigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
Kvankam estis planoj por konstrui [[fervojo]]n kaj [[aŭtovojo]]n, la spaco por la fervojo ĉe la [[kluzo|deflukluzoj]] estas uzita por duobligo la aŭtovojon al kvarkoridora [[aŭtoŝoseo]]. Ĉi tio fariĝis la [[Nederlanda aŭtovojo 7|A7]] aŭ [[Eŭropa ŝoseo 22|E22]]. La resto de la digo estas plilarĝigita je la flanko de IJsselmeer. Je la flanko de la Vadomaro situas [[biciklovojeto]] trans la digo. La vorto 'digo' signifas disigon inter tero kaj akvo. Tio estus ĝusta, se la tuta IJsselmeer estus sekigita. Tamen, pro ŝanĝo de la planoj ĝi fariĝis '''baraĵo''': disigo inter du akvoj. Fakte ni devus diri ''fermbaraĵo''.
 
Preskaŭ en la mezo de la digo estas laborinsulo "Breezanddijk" kun haveno, benzinstacio kun butiko, piknikejo kaj kampadejo.
La kampadejo estas nur por membroj de la klubo "Het Wad" (La Vadomaro) kaj ne havas akvoprovizon kaj necesejojn. Oni do mem devas kunporti akvon kaj porteblan [[necesejo]]n. Ekde 2012 estas elektroprovizo sur la tereno. Se estas libera loko oni akceptas pagantajn pasantojn kun [[tendo]], [[ruldomo]] aŭ [[kampadveturilo]].