Ĉuvaŝoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
Ĉuvaŝoj estas popolo kun longa terkultura kaj bestbreda tradicio. Ili kultivis [[sekalo]]n, [[tritiko]]n, [[aveno]]n, [[milio]]n, [[pizoj]]n, [[lento]]jn, [[kanabo]]n. Antaŭ la apero de [[terpomo]] la ĉuvaŝoj kultivis en granda kvanto [[rapo]]n. Kiel tradiciaj okupoj estis ankaŭ [[lupolo|lupolkultivado]], [[mielabelo|abelbredado]], legomkultivado, ĉasado. Ĉuvaŝoj bredis [[ĉevalo]]jn, [[bovo]]jn, [[kapro]]jn, [[kortbirdo]]jn.
 
La vira nacia kostumo kutime estis tunikforma [[kanvaso|kanvasa]] ĉemizo kaj pantalono. La festaj ĉemizoj estis ornamataj per [[brodado|brodaĵoj]]. La supra vestaĵo estis farita el memtekstiamemteksita [[drapo]] ([[kaftano]]), el ŝafofelo (pelto); kapvestoj – ŝafida ĉapo, [[felto|felta]] ĉapelo. La virina vestaĵaro konsistis el kanvasa [[ĉemizo]], surbrustaĵo, antaŭtuko, [[zono]]. La supra vestaĵo laŭ la [[fasono]] kaj [[materialo]] similis al tiu de viroj. Antikva fraŭlina kapvesto estis [[tuĥjao]]. La edziniĝintaj ĉuvaŝinoj portis [[ĥuŝpuo]]n. Ornamaĵojn el [[monero]]j kaj [[perlo]] la ĉuvaŝinoj portis ankaŭ surbruste, surkole, surdorse kaj sur oreloj.
 
Grandan rolon en progreso kaj evoluigo de la kulturo, edukado de ĉuvaŝoj ludis [[Simbirska ĉuvaŝa lernejo]], organizita en la dua duono de la 19a jarcento fare de [[I. Ja. Jakovlev]]