Cereso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta ortografia eraro
Etikedo: redakto de fonto je 2017
e →‎Nomo: eta miso
Linio 48:
Origine, Cereso ricevis la nomon ''Ceres Ferdinandea''. ''Ceres'' estas [[Cereso (mitologio)|Romana mitologia figuro]], kaj ankaŭ por aliaj planedoj tradiciaj nomoj estas ĉerpitaj el Romana mitologio. La dua parto omaĝis [[Ferdinando la 1-a de la du Sicilioj|Ferdinandon]], reĝon de Napolo kaj Sicilio.
 
La dua parto de la nomo ne estis akceptata de la mondo kaj ĝi forfalis. En la greka lingvo oni uzas la nomon ''Δήμητρα/Démetra'' (Demeter), uzante la nomon de Helena diodiino responda al ''Ceres''.
 
En Esperanto oni iam hezitis, ĉu nomi la planedeton ''Cereso'', ĉu ''Cerero''. Tiu lasta formo sin bazas sur la fleksia radiko de la latina nomo (genitive ''Cereris''), kaj havas similaĵojn en kelkaj lingvoj (ekz. la itala ''Cerere'' kaj la rusa ''Церера/Cerera''), dum aliaj lingvoj kondutas alie: france ''Cérès'', germane kaj angle ''Ceres''. Rektan modelon oni trovas en la esperantaj planedo-nomoj ''Venuso'' (kutime ne ''Venero'' malgraŭ la latina radiko ''vener-'') kaj ''Marso'' (''mart-''). PIV-2002 havas ''Ceres'' por la Romana dio, en PIV-1970 estis ''Ceresa''. Ankaŭ Eugen Wüster, en pritrakto pri transskribo de grekaj kaj latinaj substantivoj en Esperanton, donas la formon Cereso.