Albert Klein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Lia episkopa moŝto Albert Klein de Transilvanio, 1987 '''Albert KLEIN''' (naskiĝinta la {{daton|16|3|1910}} en Sighișoara...'
 
Linio 6:
Dum la somera semestro de 1930 Klein studentis ĉe la [[Universitato de Marburg]] kie li okupiĝis ĉefe pri la lingvoj malnovgreka kaj hebrea sed ankaŭ pri psiĥologio kaj logiko. En la vintra semestro de 1930 Klein studentis en [[Kluĵo]] studonte fizikon, ĥemion kaj matematikon. Dum la studa jaro 1931/32 li estis eksterorda studento ĉe la Reformita altlernejo kluĵa. En 1933/34 li studis ĉe la [[Universitato de Tübingen]] teologion luteranisman frekventante paralele prelegojn pri fiziko. Dum la somera semestro 1934 oni trovis lin en [[Berlino]] por teologiumi kaj ĥemiumi. En aŭtuno 1936 Klein trapasis la finan ekzamenon pri fiziko kaj ĥemio en Kluĵo, post kiam li iris unu jaron studan (1936 ĝis 1937) al [[Tübingen]], por fini la teologistudojn. En aŭtuno 1937 Klein fariĝis instruisto pri fiziko, ĥemio, matematiko kaj religio en [[Sebeș (Alba)]] antaŭ esti vokita al la renomita Brukenthal-gimnazio sibia en aŭtuno 1939; tie li daŭre instruis la menciitajn fakojn. En aŭtuno 1938 li trapasis la teologian ekzamenon antaŭ la ekzamenkomisiono de la Eklezio en Sibio.
 
En 1938 li edzinigis Maria (fraŭline: ''Walcher'') kiun li estis renkontinta en Berlino. Ŝi estis doktoriĝinta pri modernaj filologioj. Kun sia edzo ŝi havis ses infanojn. En 1941 Klein devis eksoldati en la [[Dua mondmilito]] en [[Sovetunio]] ĝis aprilo 1943. Dum la lerneja jaro 1943/44 li helpante deĵoris en al lerneja administrado. En januaro 1945 li deportitis por punlaboro en Sovetunion, de kie li revenis malsana en decembro. Poste li laboris kiel paroĥestro en [[Dobârca]] (1946–1953), [[Petrești (AlbaSebeș)]] (1953–1958) kaj Sebeș (Alba) (1958–1968). Dum la tempo en Sebeș restaŭritis la evangelia kirko. Prie Klein verkis interesan raporton.<ref>Gustav Gündisch, Albert Klein, Harald Krasser, Theobald Streitfeld: ''Studien zur Siebenbürgischen Kunstgeschichte.'' Kriterion Verlag, Bukareŝto 1976.</ref> En 1968 li vokitis urba paroĥestro al [[Brașov]]. Tiam li elektitis landa episkopo (en 1969). Tiun ĉi oficon li plenumis ĝismorte.<ref>[http://www.siebenbuerger.de/zeitung/artikel/kultur/15250-dem-zeitgeist-widerstanden-25-jahre.html Dem Zeitgeist widerstanden: 25 Jahre seit dem Tod von Bischof D. Albert Klein (Gazetartikolo de 2005)]</ref> Posteulo lia iĝis [[Christoph Klein]]. Filo de Albert Klein, [[Hans Klein]], ankaŭ teologis.
 
== Honoroj==
* 1974: Honora doktoreco ĉe la teologia instituto de Kluĵo