Albert Klein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
En 1938 li edzinigis Maria (fraŭline: ''Walcher'') kiun li estis renkontinta en Berlino. Ŝi estis doktoriĝinta pri modernaj filologioj. Kun sia edzo ŝi havis ses infanojn. En 1941 Klein devis eksoldati en la [[Dua mondmilito]] en [[Sovetunio]] ĝis aprilo 1943. Dum la lerneja jaro 1943/44 li helpante deĵoris en al lerneja administrado. En januaro 1945 li deportitis por punlaboro en Sovetunion, de kie li revenis malsana en decembro. Poste li laboris kiel paroĥestro en [[Dobârca]] (1946–1953), [[Petrești (Sebeș)]] (1953–1958) kaj Sebeș (Alba) (1958–1968). Dum la tempo en Sebeș restaŭritis la evangelia kirko. Prie Klein verkis interesan raporton.<ref>Gustav Gündisch, Albert Klein, Harald Krasser, Theobald Streitfeld: ''Studien zur Siebenbürgischen Kunstgeschichte.'' Kriterion Verlag, Bukareŝto 1976.</ref> En 1968 li vokitis urba paroĥestro al [[Brașov]]. Tiam li elektitis landa episkopo (en 1969). Tiun ĉi oficon li plenumis ĝismorte.<ref>[http://www.siebenbuerger.de/zeitung/artikel/kultur/15250-dem-zeitgeist-widerstanden-25-jahre.html Dem Zeitgeist widerstanden: 25 Jahre seit dem Tod von Bischof D. Albert Klein (Gazetartikolo de 2005)]</ref> Posteulo lia iĝis [[Christoph Klein]]. Filo de Albert Klein, [[Hans Klein]], ankaŭ teologis.
 
==Agado episkopa==
Klein ankaŭ sukcese engaĝiĝis en ekumenisma agado kun [[rumana ortodoksa eklezio|rumanaj ortodoksoj]] kaj romkatolikoj. Kunlaboro kun elmigrintaj saksoj en Germanlando ne ĉiam facilis. Riproĉitis al Klein ankaŭ troa cedemo antaŭ komunismaj potenculoj en Rumanio. Lia ĉefa volo, kiun li bone plenumis, estis la daŭrigo de la plano de sia antaŭulo Mueller intence koncentrigi la evangelian eklezion de Rumanio ĉefe je spiritaj aferoj post misuuzo nacia dum la [[Dua mondmilito]].
== Honoroj==
* 1974: Honora doktoreco ĉe la teologia instituto de Kluĵo
* 1988: Merita ordeno de la Federacia Respubliko Germanio ''(Großen Verdienstkreuz mit Stern)''
 
== Literaturo ==
* ''Albert Klein: Ein Leben im Glauben für Kirche und Gemeinschaft''. Verlag hora, Hermannstadt, und Verlag des Arbeitskreises für Siebenbürgische Landeskunde (AKSL), Heidelberg, 2009, ISBN 978-973-8226-87-6.