El trato de Argel: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''El trato de Argel''', nomita foje '''Los tratos de Argel''', estas [[komedio]] pri
==Analizo==
Tiu verko apartenas al la unua periodo de la teatraĵaro de Cervantes, nome klasikista kiu sekvas la regulon de la [[Aristotelo|aristotelaj]] unuoj, kaj ĝi enhavas elementojn membiografiajn (la verkisto aperas en la verko kiel soldato Saavedra)<ref>Dua familinomo de Cervantes.</ref> referencajn al lia kaptiteco en [[Alĝero]], kio rilatigas tiun verkon kun aliaj pri kaptitoj kiel ''La gran sultana'', ''El gallardo español'' kaj ''Los baños de Argel''. Ĝia strukturo estas iom senfadena, pro kio ĝi estis dividita foje en kvar foje en kvin aktoj, sed ĝi plenumas la regulojn de la unuoj de agado (ununura ĉefa agado), loko (ununura agadejo) kaj ununura tempo (ĝis unu tago por la tuta agado). La kritikistoj indikis kiel misoj kaj mankoj la malabundan scenan aktivemon: temas plie pri psikologia komedio en kiu la kristanaj roluloj klopodas teni la purecon de siaj animoj kaj de siaj korpoj antaŭ la agresemo de fremda kulturo. Estas kelkaj aludoj al la ''Inferno'' kaj al la ''Purgatorio'' de [[Dante Alighieri]] kaj scenojn de granda krueleco. Ŝajnas moderna ties kondamno de la [[kavaliro|kavalira spirito]], kiu ne rilatas al la vera honesteco kaj al la [[honoro]]. Inter subtemoj aperas tiu de la libereco, la revenĝo kaj la memmortigo. La roluloj estas tre abundaj, kaj korespondas al ampleksa gamo de avaruloj, konvertitoj al Islamo, trafikantoj, ŝtelistoj kaj aliaj fiuloj, kiuj faraĉas agojn tute
==Enhavo==
{{Intrigo}}
Inter la temoj estas la suferiga kaptiteco de la kristanoj Aurelio kaj Silvia kaj la amo de la arabino Zara por Aurelio kaj de la arabo Izuf por Silvia.
{{Intrigofino}}
==Notoj==
|