E. T. A. Hoffmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e informkesto verkisto
Linio 13:
== La karaktero kaj talentaro ==
Fantomo-Hoffmann oni nomis lin, tiun strangan, malgrandan kaj nebelan viron kun mirige delikataj, malgrandaj manoj; kun brilaj okuloj, en kies profundo ŝajnis flami ĉiama fajro; kun mallarĝaj lipoj, kiujn neniu vidis rideti; kun korpo, por kies konstruo la naturo uzis nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei vivantan estaĵon.
Hoffmann havis vere romantikan karakteron.<ref>Pri la romantika koncepto de muziko en la verkoj de Hoffmann vidu [[Fausto Cercignani]], ''E. T. A. Hoffmann, Italien und die romantische Auffassung der Musik'', en ''Das Land der Sehnsucht. E. T. A. Hoffmann und Italien'' zorge de S. M. Moraldo, Heidelberg, Winter, 2002, 191-201.</ref> Kiel la romantikismo akcentas la diferencon inter la vivo banala en la senkolora realo kaj la fantazia vivo en ravaj revoj; kiel ĝi preferas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion nebulan, nedifineblan kaj transracian; tiel ankaŭ la persono de E.T.A. Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj unu duono de lia ekzistado estis nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis Hoffmann sur la strato kiel prusan oficiston kun serioza mieno. Liaj superuloj laŭdis lian precizemon kaj saĝecon en la ofico. Multaj homoj asertis, ke li estis lerta negocisto, kiu kapablis gajni sian profiton. Ĉu estas kredeble, ke tiu sama viro vespere sidis drinkumante en vinejo? Ĉu eblas kredi, ke tie el li impete ŝprucis harstarigaj hororaĵoj, tiel ke eĉ li mem ektimis pro la kreaĵoj de la propra cerbo, kaj ke lia edzino devis sidi je lia flanko por konfirmi, ke nek diablo nek fantomo estas en la ĉambro? La animpejzaĝo de E.T.A. Hoffmann estas konglomeraĵo de la plej kontraŭaj ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj. Per sagaca intelekto li en homojn kaj aferojn enrigardas ĝis la fundo, kaj tamen li dediĉas atenton kaj entuziasmon al ĉia ajn superstiĉo kaj demonokredo. Li entuziasmiĝas ekscese, kaj poste ŝajnas esti senfantazia banalulo. Jen li estas diboĉa epikuristo, jen li aperas kiel obstina stoikulo. Li ŝatas satire moki la ridindajn flankojn de la homoj. Parolante pri la tragika homa sorto li povas disflui en larmojn. Tial en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Ofte misteraj personoj ĝenas kaj malklarigas la evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj liaj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita subtera rivero, kies muĝon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas neniam. Tiu fluo sendas supren nur nebulajn figurojn, kiuj ludas sian rolon en la kutima vivo kaj poste malaperas drone resinkante en la nigrajn ondojn de la mistero. Ne estas mirige, ke tia temperamento senĉese elĵetas fajrerojn, kiel ŝtalo, kiu frapas kontraŭ ŝtono. Sed lia temperamento ne povis lumi longan tempon; konsumante sin mem ĝi baldaŭ malaperis kiel bela bolido, kiu postlasas longan fajran strion en la nokta ĉielo. Admirinda estas, ke tiu artisto pruvis sian talenton en pluraj kampoj. Oni devas turni sin al la historio kaj iri kelkajn jarcentojn malantaŭen ĝis la renesanca epoko, ĝis [[Leonardo da Vinci]], por trovi same fascinan homon, kiu ne nur diletante, sed kun genio laboris en tiom da diversaj kampoj. Foje li mem ne sciis, kion la pensoj bolantaj en li naskos: "Bunta mondo, plena de misteraj aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi. Estas kvazaŭ io granda baldaŭ okazos; ia ajn artverko eliros el la kaoso. Ĉu ĝi estos libro, ĉu opero, ĉu pentraĵo? - Kio plaĉas al la dioj." Liaj juristaj kapabloj formis nur la nutran grundon de lia korpa estado; lia koro tiris lin en la templon de la arto.
 
== Verkoj (elekto) ==