[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e + bildo
Linio 1:
[[Dosiero:Diebskeller 02.jpg|thumb|Diebskeller (Ŝtelista Kelo)]]'''Quirl''' (prononcu: kvirl, kun tre mallonga i) estas [[tablomonto]] en la [[Germanio|germana]] parto de [[Elba Grejsmontaro]]. Ĝi situas apud la urbeto [[Königstein (Saksio)|Königstein]] je la maldekstra flanko de la [[rivero]] [[Elbo (rivero)|Elbo]]. La monto atingas altecon de 349 m. Malpli alta ol la ĉirkaŭaj tablomontoj, ĝia supro tamen havas la plej grandan (koheran) areon. Ĝin kovras tavolo el [[argilo]], kiun verŝajne alblovis vento dum la lasta periodo de malvarmo. Pro tiu ĉi specifaĵo en la historio tie troviĝis agroj. Ilian situon ankoraŭ montras malnovaj forst-limŝtonoj.
Speciale interesa estas la [[kaverno]]j de tiu tablomonto. Ĉe la nordorienta flanko situas kaverno kiu ricevis sian nomon de la geologiisto GUTBIER. Plej ofte ĝi tamen estas nomata ''Diebskeller'' , tio estas Ŝtelista Kelo , aŭ ''Diebshöhle'' (~kaverno). Tiu ĉi kaverno apartenas al la plej grandaj de la montaro. En ĝia mezo staras ŝtona tablo, konstruita en la jaro [[1755]]. Je la sudokcidenta flanko troviĝas pluraj kavernoj, kiuj ekestis per falo de rokoj. Plej konataj estas la du Sterl-kavernoj. Ĉirkaŭ la jaro [[1885]] ili servis kiel rifuĝejo de rabobando. Pro la proksimeco al la [[Fortreso Königstein]] Quirl estis strategie iom grava. Tial en [[1865]] [[Saksio|la saksa ŝtato]] aĉetis la kampojn sur ĝi kaj baris la aliron al la monto.
 
Ĉirkaŭ la monton kondukas vojo (''Obere Quirlpromenade''). Ĝi estas unu el la plej belaj arbaropadoj de [[Saksa Svislando]].