Maĉgumo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q130878)
e "Meksiko" estas la landonomo oficialigita fare de AdE, ĝi do uziĝu
Linio 19:
La unuan [[patento]]n (tio estis numero 98 304) por maĉgumo ricevis la [[28-an de decembro]] de [[1869]] [[Wiliam Finley Semple]] el [[Ohio]]. Sed Semple neniam komerce produktis la maĉgumon.
 
Granda rompo venis la saman jaron de aliloke. La eksa [[MeksikioMeksiko|meksika]] prezidento [[Antonio López de Santa Anna]] aĉetis sukon el gumarbo esperante, ke li vendos ĝin. Li persvadis [[Thomas Adams|Thomason Adamsonon]], fotografiston kaj inventiston, por ke li aĉetu ĝin. Adams volis tiun ĉi sukon vulkanizi kaj uzi ĝin anstataŭ [[kaŭĉuko]]. Sed la vulkanigado ne sukcesis al li. Sed li rimarkis, ke Santa Anna ofte maĉas tiun ĉi malmoliĝintan sukon. Ĉagrenita pro siaj malsukcesoj kun la vulkanigado, li kuiris malgrandan porcion de la gumsuko en kuirejo kaj li kreis tiel maĉgumon. Post tio Adams donis pli malgrandan porcion de la maĉgumo en vendejon por provi ĝin: la maĉgumo estis aĉetata.
 
En la jaro [[1871]] Adams lasis patenti por si maŝinon por produkti maĉgumojn, por ke li povu produkti pli grandan kvanton. Li aldonis en la maĉgumon dolĉan lignon, por ke li allogu pli da homoj. Kaj denove li havis sukceson. Tio estis la unua gustumigita maĉgumo kaj ĝi nomiĝis '''''Black Jack'''''. Tiutempe la maĉgumo ŝanĝis formon el nodetoj en stangetojn. Kun sia sukceso li daŭrigis per enpraktikigo de produkto kun maĉgumo '''''Tutti-Frutti'''''. Lia maĉgumo estis la unua varo, kiun oni komencis vendi en vendejaŭtomatoj en [[New York]] en la jaro [[1888]].