i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Robin van der Vliet!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 16:36, 13 Aŭg. 2015 (UTC)

alinomdiskuto redakti

Saluton Robin van der Vliet. Mi ĵus vidis vin alinomi amase artikolojn kun "ĥ" (teĥniko -> tekniko ktp). Ĉu vi havas interkonsenton pri tio? Se ne, bonvolu pripensi antaŭdiskuti ĉe VP:AA.--Salatonbv (diskuto) 01:24, 25 Jan. 2016 (UTC)

Mi alinomis tiujn artikolojn, ĉar la artikolo pri tekniko ankaŭ uzas la saman ortografion en la titolo. Ĝi estas bona pro la konsistenco de la titoloj. Mi ne sciis pri VP:AA. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:31, 25 Jan. 2016 (UTC)
Persone mi konsentas kun via klarigo. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 01:53, 26 Jan. 2016 (UTC)

ŝablono "urbo de" respektive pli longe "informkesto germania komunumo" redakti

Saluton Robin. Via hodiaŭa ŝanĝo en la {{informkesto germania komunumo}}, por tie ankaŭ utiligi vikidatumajn informojn pri blazono kaj oficiala kodo, principe ŝajnas al mi tute bona kaj bonveniginda ideo. Tamen: la hodiaŭa ŝanĝo de vi ne funkcias. Se en la vikidatumaro estas indiko pri blazono (ekz. pri urbo Zarrentin am Schaalsee kaj multegaj aliaj), ja la blazono montriĝas, tutegale kio estas indikata en la informkesto mem, sed se ne estas vikidatuma informo pri blazono, tiam aŭtomate montriĝas nenio, kvankam en la informkesto estas indiko ke montriĝu la esperantlingva dosiero "ne havas blazonon.svg" - ekzemploj estu pri la komunumo Alt Krenzlin kaj multegaj aliaŭ, aŭ komunumaro Amt Zarrentin kaj multegaj aliaj. Pri la oficiala kodo ŝajne la adapto funkcias, sed pri la blazono ĝi estas malbonigo. Kompreneble eblas simple malfari vian agon de hodiaŭ, kaj peti vin poste rekonsideri en kiu detalo vi eraris, sed mi lasas al vi duontagon ĝis morgaŭ tagmeze por kontroli vian redakton, kaj nur tiam - se ankoraŭ ne troviĝis la eraro - malfaros la redakton. Eble ĝis tiam vi jam trovis la problemon: tute povas esti ke nur estas eta tajperaro, kiu fuŝis la tendence bonan intencon. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 20:05, 9 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Mi riparis la ŝablonon. La artikolo nun uzas la parametrojn de la ŝablono kiam la kodo aŭ blazono ne estas en Vikidatumoj. Espereble ĝi funkcias ĉie bone nun. Dankon por via atentigo! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:49, 9 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Aspektas tiel ke ĉio tute bone funkcias nun, kaj je proksima rigardo aparte la utiligo de la vikipedia parametro p439, kiun mi persone iel antaŭe en vikidatumoj pri germaniaj komunumoj iel ne vere atentis, estas tre eleganta helpo. Sinceran dankon pro via ruza ŝanĝo de la tiom multe uzata ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 20:25, 10 aŭg. 2016 (UTC)Reply

EO WV redakti

Hello, please see this discussion. Might interest you, thanks Acer (diskuto) 21:48, 10 okt. 2016 (UTC)Reply

Thank you. I responded. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:17, 13 okt. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Greetings.

Could you create the article en:Iranian Azerbaijanis (Azeroj en Irano) in Esperanto?

Thank you.

Ŝablono:Flagikono redakti

Vi ĵus skribis ke en la ŝablono post via lasta ŝanĝo "oni ankoraŭ uzas Esperantajn flagnomojn, ĉiuj subtenitaj nomoj estas daŭre subtenataj". Se tiel estus, ĉio estus en ordo, kaj la plivastigita landonomaro fakte estus plibonigo. Al mi tamen ŝajnas, ke simple la antaŭe uzitaj "lokaj" esperantlingvaj dosieroj en via redakto estas anstataŭigataj per la koncernaj anglalingvaj dosieroj el la komunejo. Eblus argumenti, ke ne gravas, ĉar simpla uzanto ne atentos pri tio, sed la antaŭa konsento, pri kiu informis kesta noto metita ne de mi, estis alia. La apartaj esperantlingvaj flagobildoj nur konatas al relative granda nombro de uzantoj se ili praktike uzatas, ankaŭ en ŝablonoj kiel tiu ĉi. Fakte mi ĝenerale tre aprezas vian saĝan redaktadon, tute ne volus bremsi viajn plibonigojn, sed kiel vi nun agas, vi simple malinstalas la esperantlingvajn flagobildojn kaj anstataŭigas ilin per samaspektaj anglaj, sume enkondukas iom pli da fremdlingva kodo en la esperantlingvan kodigon de tiu ĉi vikipedio, sen ke tio necesus. Bonas antaŭvidi laŭeble ĉiujn variaĵojn de landonomoj (kompreneble funkciu "Rusujo", "Rusio", "Ruslando", plej bone ankaŭ "Rusa Federacio" kaj "Rusia Federacio", "Rusa federacio" kaj "Rusia federacio"), kaj bonas antaŭvidi multajn historiajn flagobildojn [se ne uzatas esperantlingva flagobildo, taŭgas ĉiu ajn bildo de historia flago el la komunejo]. Sed devus ebli ne per ĉirkaŭvojigo de la antaŭa diskuto malinstali la esperantlingvajn flagobildojn. Povas esti ke al vi persone la uzo de apartaj, esperantlingve nomitaj flagobildoj ĝenas aŭ vi simple indiferentas, sed vi provu tamen ne malinstali antaŭe atingitan praktikon. Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:09, 30 okt. 2016 (UTC)Reply

Mi testis multegajn flagojn kaj ĉiuj miaj ŝanĝoj estas retrokongruaj. La argumento kontraŭ uzi la anglalingvajn dosierojn estas, ke homoj eble ne komprenas ilin, kiam oni uzas ilin en ŝablonoj. Sed rigardu la ŝablonojn, neniu ŝablono enhavas ajnan anglan landonomon, ĉio venas de Vikidatumoj. Tio havas la kroman avantaĝon, ke nun ankaŭ tre facile eblas enmeti historiajn flagojn, simple metu la landon en la unuan parametron kaj la jaron de tiu flago en la duan parametron de {{flageto}}. Tio neniam eblus sen Vikidatumoj. Kiam oni rigardas la fontokodon oni ja vidas ekzemple:
<img alt="Nederlando" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/20/Flag_of_the_Netherlands.svg/30px-Flag_of_the_Netherlands.svg.png" title="Nederlando" height="20" width="30">
Do, kun anglalingva nomo, sed tio ne tiom gravas, ĉar tio neniam videblas. "img", "alt", "src", "upload", "thumb", "title", "height" kaj "width" ankaŭ estas anglaj vortoj/mallongigoj kaj ankaŭ neniu plendas pri tio. Simple estas nevidebla teĥnikaĵo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:59, 30 okt. 2016 (UTC)Reply

Aktualaĵoj redakti

Saluton. Kial vi remetas la jam forigitajn novaĵojn? Plej ofte oni lasas nur la lastan semajnon aŭ maksimume du, sed ne utilas havi tridek novaĵojn dum tiom da tempo. Plej bone oni metu novajn. Ĉiam estas novaj novaĵoj. Nun iu devos reforigi tiujn remetitajn.--Seminario (diskuto) 08:05, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Mi tiam akcidente remetis kelkajn novaĵojn, ĉar mi akcidente redaktis malnovan version, kiam mi prilaboris la flagetojn en la novaĵoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:04, 7 dec. 2016 (UTC)Reply

Informkesto germania komunumo redakti

Saluton Robin. Vidu la noton Ŝablono-Diskuto:Informkesto_germania_komunumo#blazono. Ĉu vi povas aranĝi vian redakton de aŭgusto 2016 tiel ke evitiĝas la priskribataj nedezirataj ruĝaj ligiloj? Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 19:09, 19 nov. 2016 (UTC)Reply

Farita. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:04, 7 dec. 2016 (UTC)Reply

Forigo de uzantopaĝo redakti

Saluton! Vi petas forigi vian uzantopaĝon. Kial? Multaj paĝoj estas ligitaj kun ĝi. Vi alternative povus forviŝi la enhavon. Tiam ĝi fariĝus tute malplena, kvazaŭforigita, kaj vi daŭre kalkulus je ĝi. Kreo de uzantopaĝo estas speco de kontribuo, via kontribuo al la komunumo. Dankon! Vikiano (diskuto) 12:41, 22 dec. 2016 (UTC)Reply

Mi petis forigi mian uzantpaĝon ĉe pluraj Vikipedioj (de, en, fy, nl) ĉar mi volas uzi ĉie la saman uzantpaĝon de Meta-Vikio. Bonvolu rigardi mian uzantpaĝon ĉe aliaj Vikipedioj kaj poste forigi mian uzantpaĝon ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:04, 22 dec. 2016 (UTC)Reply

Konstanca (dukino de Bretonio) redakti

Hello, I saw that you edited the page I created about Catherine of Thouars (on Wikidata). I'm making edits about her mother Constance's pages in different languages and as I don't know esperanto, I wondered if an Esperanto-speaking user might help me a little. I've already made a few short edits (and I hope there isn't too much mistakes) but I'd like to write about her supposed brother William. I've already written about him on the English, French, Italian and Spanish articles.

Would it be possible for you to translate it into Esperanto? Thanks in advance.--Aziliz Breizh (diskuto) 17:25, 9 jan. 2017 (UTC)Reply

Informkesto urbo de Turkio redakti

Hazarde mi ĵus konsciiĝis, ke tre multaj ĝermaj artikoloj pri komunumoj de Turkio havas probleman averton pro nemeto de koordinatoj en la artikola informkesto. Estus nerealisme granda laboro permane aldoni la koordinatojn en ĉiuj artikoloj. Preferindas instrui la uzatan informkeston en kazo de bezono transpreni koordinatojn el vikidatumoj, kie intertempe ĉiuj koncernaj koordinataj datumoj haveblas. Tion delonge faras la ĝenerala {{informkesto urbo}}, sed en la tekstoj pri komunumoj de Turkio uzatas aparta {{informkesto urbo de Turkio}}, kiu ankoraŭ ne havas tiun kapablon. Ĉar vi tre lertas pri prenado de vikidatumaj informoj per informkestoj, ĉu vi volus kaj povus aranĝi tiun kapablon? Supozeble simple temas pri kopiado de la kodo de {{informkesto urbo}} al {{informkesto urbo de Turkio}}, mi imagas tion ne tre malfacila, sed mi momente aktivas en tute aliaj partoj de vikipedio kaj ĝojus se mi ne mem devus ripari la multajn fuŝojn de la tekstoj pri Turkio... Ĉu vi helpos? ThomasPusch (diskuto) 17:05, 19 jan. 2017 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto homo redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis ion al {{Informkesto homo}}. Sed informoj pri la Vikidatuma subteno de la ŝablono tute mankas en la dokumentado. Ĉu vi povus ankoraŭ aldoni tion? --Tlustulimu (diskuto) 18:16, 23 mar. 2017 (UTC)Reply

Mi ĵus vidis, ke vi aktualigis la dokumentadon. Sed kial vi forprenis la majuskle komencantajn parametrojn? Ĉu la ŝablono ne plu subtenas ilin? Se jes, verŝajnas eĉ, ke nun artikoloj povus esti fuŝaj, ĉar la majuskleco de la unua litero estis uzata ĉe antaŭa versio de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 23 mar. 2017 (UTC)Reply
Mi nur forprenis ilin el la dokumentado, ĉar ili ne vere uzindas kaj estas apenaŭ uzataj. Pli bonas se estontece homoj nur uzas unu sistemon kohere. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:06, 27 mar. 2017 (UTC)Reply

Korekta seksatenco redakti

Saluton. Mi opinias ke pli taŭga titolo por tiu artikolo estu Korektiga seksatenco, ĉu ne? Oni povas alinomigi la artikolon tiele ke restus la nuna titolo kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 18:22, 27 mar. 2017 (UTC)Reply

La vorto "korektiga" estas erara, ĉar "korekt/" estas verba radiko, do "korekta" signifas ĝuste tion kion vi celas. Ankaŭ vidu la paĝojn pri tio en PIV kaj PMEG. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:06, 27 mar. 2017 (UTC)Reply

Malplenigo de kategorioj redakti

Saluton! Mi vidas ke lastatempe vi insiste malplenigas kaj proponas al tuja forigado inajn kategoriojn kiel Kategorio:Poetinoj, Kategorio:Virinaj leĝfaristoj ktp. Pro tio mi havas unu demandon kaj unu rimarkon.

1. Kial vi faras tion? Tiuj kategorioj estas akceptitaj kaj vaste uzataj en ĉiuj aliaj vikioj, ekzemple en:Category:Women poets.

2. Oni povas proponi al tuja forigado kategorion se ĝi estas malplena, do ne uzata. Sed vi mem malplenigas ilin, do tiu regulo ne aplikeblas ĉi-kaze. Se vi opinias ke tiuj kategorioj estas troaj, kial vi simple ne proponos ilian forigadon en la respektivaj diskutpaĝoj kaj en la ĝenerala Diskutejo?--RG72 (diskuto) 04:42, 29 mar. 2017 (UTC)Reply

Mi respondis ĉe Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Forigo_de_inaj_kategorioj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:48, 29 mar. 2017 (UTC)Reply

Forigo de "monarkinaj" kategorioj redakti

Estimata Robin van der Vliet! Mi komprenas vian intencon forigi virinajn kategoriojn, sed devas atentigi vin pri unu detalo. Kiam vi forprenas virinojn el la kategorio "Monarĥinoj" aŭ ties subkategorioj ekz-e "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj monarkinoj", tiam ne transmetu ilin al la respektiva kategorio por "monarkoj", sed simple forigu entute tiun enkategoriigon. Se vi rigardos en tiujn kategoriojn por "monarkoj", vi vidos ke ili nun enhavas nur virinojn. Do, vi ne eliminis la maltaŭgajn kategoriojn, vi nur alinomis ilin. La subkategorioj ekz-e "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj monarkoj" (sen -in-) havas neniun utilon - ili estas forigendaj. Jam ekzistas kategorioj por "Hispanaj / Hungaraj / Nederlandaj reĝoj" k.s. La superkategorio "Monarkoj" ne enhavu unuopajn regantojn, sed nur subkategoriojn. Ĉiuj monarĥinoj jam enestas nerekte ("transitive") en Kategorio "Monarkoj" per siaj subkategorioj, ekz-e "Hispanaj reĝoj". Tiamaniere ekestos pli taŭga, kaj seksneŭtrala strukturo por la tuto. Ĉu bone? Sincere via Moldur (diskuto) 16:06, 29 mar. 2017 (UTC)Reply

P.S. Estis mi kiu kreis la (superan) kategorion antaŭ multaj jaroj, kiel vi verŝajne jam komprenas. La dissplitigon al laŭlandaj subkategorioj tamen ne faris mi, tion faris Ariadne kelkajn jarojn pli poste. Mi ne kontraŭas ke vi forigas ĉi ĉion nun. Moldur (diskuto) 16:19, 29 mar. 2017 (UTC)Reply

P.P.S. Kiam vi ekkonsideros imperiestrinojn, ne necesas korekti iujn kategoriojn. La ekzistantaj imperiestrinoj ja ĝenerale ne estas inaj imperiestroj sed estas imperiestredzinoj, do samtipaj al reĝedzinoj (kaj reĝinedzoj), do tiuj kategorioj ekzistu plu. Sincere, Moldur (diskuto) 16:30, 29 mar. 2017 (UTC)Reply

Fuŝo de Lua en Vikipedio:Vikipediistoj redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke okazas fuŝo de Lua en la paĝo Vikipedio:Vikipediistoj. Tie subite aperas la mesaĝo "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.". Krome ĉiuj sekvaj uzoj de la ŝablono {{flago}} ne funkcias. Bonvolu provi alĝustigi la koncernan modulon, se eblas. Alie la menciita paĝo restos en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Mi ĵus trovis plian paĝon kun tiu erarmesaĝo, nome Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:40, 2 apr. 2017 (UTC)Reply
Ankaŭ Metropolo enhavas la erarmesaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Kelkaj flagoj ial ne funkcias redakti

Saluton, Robin. En la artikolo Poentoveturado multaj flagoj ial ne funkcias. Sed tie ne estas erarmesaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 20:19, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Alia erarmesaĝo redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus trovis artikolojn, kie la erarmesaĝo "Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate' (not a valid timestamp)" aperas, nome Futbala mond-ĉampionado de ludantoj sub 17 jaroj (2009), en la tiea ĉapitro "Grupo E", kaj en ISO 3166-1. --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Multaj flagoj ne funkcias ĝuste redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke en Listo de landoj laŭ MEP (ĝenerale) multaj flagoj ne funkcias ĝuste kaj aperas la supre jam menciita erarmesaĝo pri "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.". --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Denove problemo kun flagoj redakti

Saluton, Robin. Ankaŭ la paĝo Listo de Sovetaj kaj Rusaj homportantaj kosmaj misioj multaj flagoj estas difinitaj. Tamen nur parto el ili funkcias. Ĉe la aliaj aperas ial angla mesaĝo "Node-count limit exceeded". --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Saluton, Robin kaj Tlustulimu! Mi fakte ne enrigardis en la problemen kodon, sed pro la simptomoj mi forte suspektas kazon de senfina rekursio. Eble iu voko al, ekz-e "flago de A" estas redirektata al "flago de B", kaj tiu denove al la unua, rezultiganta al senfina reciproka vokado... Amike, Moldur (diskuto) 20:24, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Modulo:Wikidata redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus realdonis trajton al Modulo:Wikidata, kiun vi pro aldono laŭ la germana modulo de:Modul:Wikidata forigis. Sed via forpreno aperigis erarmesaĝon de Lua en Vikipedio:Lua/Moduloj/Geografiaĵoj/testoj/urbo2. Pro mia realdono la erarmesaĝo ne nur malaperis, sed eĉ la tieaj testoj denove funkcias. Ĉu ni eventuale bezonos pliajn aldonojn laŭ la germana modulo de:Modul:Wikidata? Se jes, mi iom post iom emus aldoni tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:47, 3 apr. 2017 (UTC)Reply

Koran dankon! redakti

Estimata Robin! Kian grandan aranĝon vi faris al la artikolo pri Johaneto! Tre koran dankon! Vikiano (diskuto) 10:47, 5 apr. 2017 (UTC)Reply

Imperiestrinoj redakti

Estimata! Bonvolu tuj ĉesi vian detruan agadon pri imperiestrinoj! Vi forfuŝas multan laboron, kiun aliaj vikipedianoj (inkluzive mi) diligente kaj tute laŭregule konstruadis. Relegu kaj komprenu la klarigojn kiujn vi forviŝis el la kategorioj. "Imperiestrinoj" estas portantoj de nobela titolo "imperiestrino", kaj rajtas al propra Kategorio. Ili ja NE estas "inaj imperiestroj", sed imperiestraj edzinoj, kaj same kiel reĝedzinoj, ankaŭ imperiestredzinoj rajtas havi sian kategorion. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:08, 5 jun. 2017 (UTC)Reply

La vorto "imperiestrino" logike signifas "ina imperiestro", eble uzu la vorton "imperiestredzinoj" same kiel "reĝedzinoj" se vi volas diferencigi inter "imperiestrino" kaj "imperiestredzino". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:12, 5 jun. 2017 (UTC)Reply
La vorto "imperiestrino" havas du signifojn: 1. "ina imperiestro" (la "logika" signifo - en praktiko preskaŭ neniuj tiaj ekzistis), 2. "edzino de imperiestro". Moldur (diskuto) 20:26, 5 jun. 2017 (UTC)Reply
Vi malĝuste metis imperiestrinojn (kun signifo 2.) en kategoriojn por imperiestroj. Por imperiestrinoj kun signifo 1. tio estus akceptebla, sed por tiuj kun signifo 2. tio estas plene erara. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:33, 5 jun. 2017 (UTC)Reply

Saluton, Robin van der Vliet kaj Moldur. Mi legis vian diskuton kaj serĉis information pri kategorio de imperiestrinoj, kaj trovis ke en aliaj vikipeidoj uzas kategoriojn por imperiestrinoj kaj reĝedzinoj aparte. Vidu tiujn kategoriojn: Empresses (imperiestrinoj/imperiestredzinoj) kaj Queens (reĝedzinoj). Ankaŭ vidu Vortaron. Mi pensas ke krei novan kategorion estas bona ideo, sed simple malfari redakton estas ne bezona. -- Sincere, Flugkapitano (diskuto) 00:17, 6 jun. 2017 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Berilio redakti

Robin, ŝajnas ke vi ne komprenas la kialojn kaj la uzon de Ŝablonoj, ili ekzistas precize POR KE TIO, KIO ESTAS ENE, "NE" APERU EN LA TEKSTO de la koncerna artikolo. Se ŝanĝoj devas esti farataj, ili devas esti farataj NUR en la ŝablono mem. Per viaj ŝanĝoj vi nuligas la ekziston mem de iu ajn ŝablono. Ĉu lasos vi al mi daūrigi la normalan uzon de tiaj ŝablonoj?--DidCORN la 16-a de junio 2017, 13:50 (UTC):

Tio estas tute malkutima afero en Vikipedio, rigardu aliajn artikolojn kun informkestoj. Ili ĉiam estu ene de la teksto. Meti informkestojn en aliajn paĝojn nur plimalfaciligas redaktadon de la paĝoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:03, 16 jun. 2017 (UTC)Reply
Ŝajnas ke vi pravas en Vikipedio, kie estas logiko malsama ol en aliaj Vikipedioj pri aliaj lingvoj.--DidCORN la 16-a de junio 2017, 13:55 (UTC):

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 06:01, 26 aŭg. 2017 (UTC)Reply

La usona ŝtato nomiĝas Virginio redakti

Mi ricevis jenan mesaghon: La usona ŝtato nomiĝas Virginio, bonvolu kontroli vortaron kaj ne elpensu novajn vortojn. Mi krome ankaŭ malfaris viajn ŝanĝojn rilate la radikon "BOSN/", bonvolu kontroli vortaron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:53, 19 jun. 2017 (UTC)

Mi ne memoras esti shanghinta la nomon de la Usona shtato Virginio, almenau mi ne povas trovi registrajhon de tia shangho.

Pri Bosnio povas esti, ke antau longe mi shanghis ion, sed mi ne retrovas tiun shanghon nek vian malfaron.

Trie: Mi havas demandon kiel mi povas forigi mian uzantpaghon Papalagus kaj fari el ghi uzantpaghon lau mia vera nomo "Johan Derks"

Afablan saluton,

Johan Derks

Ĝermolisto de belorusaj esperantistoj redakti

Mi rimarkis ke vi forviŝis la enhavon de tiu ĉi artikolo kaj markis ĝin kiel tujforigendan pro teknikaj konsideroj. Mi opinias ke estus pli bone restarigi ĝin en la origina stato, marki kiel forigendan kaj prezenti respektivan peton ĉe VP:FA.--RG72 (diskuto) 13:24, 2 dec. 2017 (UTC)Reply

Mi markis ĝin kiel tujforigendan, ĉar la artikolo alie estus malplena. Mi nur sekvis la konsilon supre en la paĝo:
Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:belorusaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{informkesto esperantisto}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie.
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:38, 2 dec. 2017 (UTC)Reply
Bone, mi faris.--RG72 (diskuto) 14:26, 2 dec. 2017 (UTC)Reply

Potsdam redakti

Estimata! Bonvolu atendi la rezulton de la alinomado-diskuto, antau ol fari multajn redaktojn. Se la rezulto estos "Potsdamo", necesos malfari multajn redaktojn. Sincere, Moldur (diskuto) 20:52, 1 jan. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Forigo de informoj pri mia laboro en Vikipedio en artikolo pri Petr Tomašovský redakti

Saluton, mi volas demandi vin, kial vi forigis informojn pri miaj aliaj uzanto-nomoj, kiujn mi uzis en Vikipedio. Jen estas ligilo, kiu konfirmas tion. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Petr_Tomasovsky&direction=next&oldid=3164560 Petr Tomasovsky (diskuto) 12:55, 7 apr. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Modulo:Flago kaj Vikipedio:Lua/Moduloj/Flago/eo redakti

Saluton, Robin. Dankon pro la nova modulo {{Flago}}. Mi ĵus kreis por ĝi la dokumentadon laŭ la skemo, kiun mi foje proponis por moduloj, sed jam antaŭ kelkaj jaroj. Jen la ligilo Vikipedio:Lua/Moduloj/Flago/eo. Ĉu ĉio estas kompleta tie? Se ne, bonvolu aldoni mankantajn informojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Generinto/gepatro, gefilo/ido redakti

Saluton! Vi nuligis la redaktaĵojn miajn. Laŭ Vikipedio:Lingvaĵo, Vikipedio uzu "gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata," kaj pri vortprovizo "Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara."

"Generi" estas en ReVo, kaj la PIV. Kaj "generinto" estas tute logika kunmetita vorto.

Krome, PMEG diras ke "Tia uzo [gepatro, geedzo] tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj neregula.", kaj ReVo diras ke gepatro estas "malofte" uzata kaj "Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin."

Do, laŭ Vikipedio:Lingvaĵo, mi pensas ke Vikipedio uzu la vorton "generinto" kaj evitu la vorton "gepatro" (simile pri "ido" kaj "gefilo".) La unua frazo de Vikipedio:Lingvaĵo eĉ diras ke "Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion." Gepatro, geedzo, gefilo, ktp. taŭgas por babilado, sed ne por enciklopedio tia.

--Osho-Jabbe (diskuto) 02:53, 24 jul. 2018 (UTC)Reply

Robota statuso redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus rimarkis, ke via roboto Uzanto:Robin Bot ne havas robotan statuson, tiel ke uzantoj ne povas kaŝi ĝiajn redaktojn en diversaj paĝoj, kiel ekzemple Lastaj ŝanĝoj. Bonvolu peti tian statuson sur Vikipedio:Roboto/Permespeto. --Tlustulimu (diskuto) 11:40, 26 sep. 2018 (UTC)Reply

Mi kreis permespeton ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:49, 26 sep. 2018 (UTC)Reply

Ankoraŭ problemo kun la ŝablono:Flago redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono {{flago}} plenigas nian zorgigan kategorion Paĝoj kun skripteraroj. Mi foje proponis, malfari la ŝanĝon de {{flago}} al Lua-modulo. Lua havas certajn limojn kaj unu el ili sabotas plurfojan ripetan uzadon de ŝablono en la sama artikolo. Do, por tiaj ŝablonoj Lua bedaŭrinde ne taŭgas. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 26 sep. 2018 (UTC)Reply

Mi rimarkis ĉi-semajne, ke tiuj eraroj nur videblas per la reteja versio de Vikipedio. Kiam oni iras per la oficiala Android-apo de Vikipedio al artikolo kun multaj flagetoj, la paĝo senerare aperas. Mi estas esploranta kial ekzistas tiu diferenco kaj ĉu ne eblas alimaniere solvi la problemon. Mi kreis por tio ĉi tiun testpaĝon, ĝi aspektas erare komputile, sed tute bone telefone. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:48, 26 sep. 2018 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Ankoraŭ iom atendu pri {{Flago}} bonvole. Mi raportis programeraron ĉi tie pri tio, ke la modulo funkcias bone poŝtelefone, sed malbone reteje. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:01, 27 sep. 2018 (UTC)Reply

Komunumoj de Italio - alvoko al helpo de roboto redakti

Vi konscias pri la katastrofa stato pri multaj el la sume pli ol 7900 artikoloj pri komunumoj de Italio: plej multaj havas ruĝan ligilon al iam ekzistinta sed el la komunejo forigita blazonobildo, havas nur unu minimuman frazon ("...estas komunumo de Italio.") antaŭ, ne post la informkesto, kio estas multe malpli ol artikola ĝermo, sed aldone ankaŭ mankas ŝablono {{ĝermo}} aŭ pli juste {{ĝermeto}}. La informkestaj informoj estas ĉiuj de 2005, kaj obstine oni substrekas tion per aldono de "(2005)" post ĉiu informero, kvankam ne probablas baldaŭa reorganizado de la aparteno al regiono aŭ provinco, baldaŭa renomigo de la najbaraj komunumoj aŭ baldaŭa ŝanĝo de la festotago de iu kristana patrono "san Nicola (2005)", kiu fakte estas "Nikolao de Mira (2005)", do la "6-a de decembro (2005)". Multaj el tiuj paĝoj estis neniam redaktitaj de esperantista redaktanto, nur de iuj robotoj, kiuj tamen ne esence plibonigis ion. Mi nervite senrobote "levis al la nivelo de artikola ĝermo" multajn el tiuj paĝoj, ekzemple ĉiujn de la regiono Basilikato (ekzemple tiun de Anzi jen), sed konscias ke permane ĉiujn fuŝajn robote kreitajn paĝojn ŝanĝi nerealismus kaj estus grandega fortomalŝparo. Tial mi alvokas al helpo de roboto, eĉ se tiu helpo eble nur transprenus la plej tedajn ŝanĝojn. Sed jam tutvikipedia ŝanĝo de "|thumb|" al "|eta|", "|left|" al "|maldekstra|", tutkategoria forigo de "(2005)", kaj ŝanĝo de "| kvanto_de_loĝantoj = [iuj ajn signoj]^p| denso" al "| kvanto_de_loĝantoj = {{WikidataLoĝantaro}} ({{WikidataLoĝantaroDato}})^p| denso" estus plibonigo, pli bonus robote forigi la ruĝajn ligilojn pri blazonobildoj, kaj ŝanĝi la malplenajn parametrojn "| blazono = ^p" al "| dosiero = ^p". Mi konscias ke eblus pli simple ŝanĝi la kodon de la ŝablono {{Italia komunumo}} tiel ke ĝi ignoras ĉion el la paĝo kaj pure ĉerpas informojn el vikidatumoj, sed aspektas idiote havi putrantajn informojn en la paĝokodo, kiuj plene ignoriĝas en la fina paĝoaspekto, kaj bonas havi la eblecon per simpla redaktado en la esperantlingva vikipedio redakti la esperantlingvajn paĝojn. Plej bonus robote forigi unuan orfan frazon ("...estas komunumo de Italio.") antaŭ la informkesto, kaj aŭtomate meti frazaron kiel la ekzemplo de artikola ĝermo Anzi post la informkeston, kun kvar plenaj kaj aktualaj frazoj, oficiala retejo, {{projektoj}} kaj {{ĝermo|Italio}}. Ĉu vi pretus per-robote kunhelpi pri almenaŭ la plej tedaj el la farendaj taskoj? ThomasPusch (diskuto) 16:30, 9 okt. 2018 (UTC)Reply

@ThomasPusch: Mi pretas helpi vin per mia roboto, mi aldonis la taskon al la listo de taskoj por mia roboto. Ĉu vi povas rigardi la permespeton kiun mi faris kaj voĉdoni/komenti? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:21, 9 okt. 2018 (UTC)Reply
@Robin van der Vliet: Iel mi antaŭe pretervidis vian respondon. Mi ĵus permesis vian roboton. ThomasPusch (diskuto) 05:09, 8 nov. 2018 (UTC)Reply
Kiam do la roboto eklaboros pri la projekto? Sincere ThomasPusch (diskuto) 18:49, 1 dec. 2018 (UTC)Reply
Mi daŭre atendas la ekkunlaboron de la roboto, por fari tion kion la roboto ne povus fari aŭtomate, kaj ne bone antaŭkalkulas pri mia tempoprovizo por vikipedio komence de la nova jaro. Kio do pri la projekto pri la robote naskitaj "komunumoj de Italio"? ThomasPusch (diskuto) 20:00, 30 dec. 2018 (UTC)Reply
Kio pri la projekto pri la robote naskitaj "komunumoj de Italio"? ThomasPusch (diskuto) 06:46, 21 mar. 2019 (UTC)Reply

Diskuto en Vikivortaro redakti

Saluton kara! Ĉu vi povus esprimi vian opinion pri tiu ĉi diskuto?--RG72 (diskuto) 05:15, 21 okt. 2018 (UTC)Reply

kurta cirkvito redakti

saluton! La ŝanĝo de "kurta cirkvito" al "mallonga cirkvito" estas erara. Temas pri regula esprimo. --Dominik (diskuto) 08:52, 6 dec. 2018 (UTC)Reply

Peto redakti

Kara amiko, Bv instrui min..... ĉar mi estas komencanto en Viki! Ŝajne vi forigis 150 (proksimume) bitokojn... sed ŝajnas al mi ke nenio estas forigita el "van Straaten". Mi scias ke vi faris ion bonan.... sed ne scias kion! petro@esperanto.be Petro Hata (diskuto) 17:32, 24 dec. 2018 (UTC)Reply

@Petro Hata: Vi povas vidi mian ekzaktan ŝanĝon ĉi tie. Mi forigis kelkajn superfluajn spacetojn, aldonis la ŝablonon {{Referencoj}} kaj la ŝablonon {{Vivtempo}}. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:36, 24 dec. 2018 (UTC)Reply

92-a SAT-Kongreso 2019 redakti

Saluton, Robin. Vi forigis la bildon de la emblemo de la kongreso. Mi scivolemas kial vi tion faris. --KsaveroEO (diskuto) 20:11, 10 jan. 2019 (UTC)Reply

Mi petis forigon de tiuj 2 dosieroj, ĉar temis pri malobservoj de kopirajto. Se vi certas, ke ili estas akcepteblaj ĉe Vikimedia Komunejo, bonvolu denove alŝuti ilin kun taŭga fonto kaj taŭga permesilo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:59, 10 jan. 2019 (UTC)Reply
Dankon pro la respondo. Ĉu vi povus helpi al mi indikante kiel tion fari? Mi ne komprenas kiu permesilo necesas por uzi la emblemon de la kongreso, kompreneble farita de la OKK, kiu disponigas ĝin por la disvastigo de la kongreso. Fakte, ankaŭ estis la OKK kiu modifis la afiŝon pri la filmo. Pri tio mi tute ne scias kaj certe vi pli kompetentas. Do se vi opinias ke tio ne estas akceptebla ĉe Vikimedia Komunejo vi verŝajne pravas. Tamen pri la emblemo? --KsaveroEO (diskuto) 17:36, 11 jan. 2019 (UTC)Reply

Virgulininsuloj redakti

Estimata Robin van der Vliet! Mi rimarkis ke vi alinomigis plurajn artikolojn pri la Virgulininsuloj, nomitaj laŭ la legendaj 11000 virgulinoj kun Sankta Ursulo de Kolonjo. Ĉu okazis antaŭa diskuto pri tiu alinomigo? Oni certe povas argumenti ke, teorie, "Virgulinsuloj" estus pli bona nomo kaj estus uzenda, sed tio ne gravas ĉi-rilate. Notu en Vikipedio:Lingvaĵo ke "Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion." En ordinara lingvouzo la insuloj estas normale nomataj Virgulininsuloj (vidu ekz-e ĉe "Landoj kaj Lingvoj" de akademiano Bertilo Wennergren). Kion ajn oni opinias pri teorie eblaj alternativaj formoj, oni ne uzu tiajn inventaĵojn en Vikipedio. La artikoloj nepre uzu la normalan nomon Virgulininsuloj, tiel kiel estis antaŭe. Se vi havas bonajn argumentojn por alternativa nomo, vi estas bonvena iniciati diskuton pri la demando, sed ne faru kontroversajn redaktojn sen antaŭa interkonsento. Sincere salutas Moldur (diskuto) 22:06, 12 jan. 2019 (UTC)Reply

"Virgulinsuloj" donas 104 rezultojn ĉe Google, "Virgulininsuloj" donas 42 rezultojn ĉe Google. Nun la artikoloj enhavas ambaŭ formojn, ĉar ambaŭ nomoj troviĝas en la efektiva lingvouzado. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:22, 13 jan. 2019 (UTC)Reply

Komunumoj de Italio redakti

Nun pasis plia monato de atendado pri komenco de la robotaj laboroj je la parte nur-robote faritaj tekstoj pri komunumoj de Italio (vidu supre). Kiam vi planas ekfunkciigi vian roboton? Aŭ ĉu tamen necesus trovi alternativan solvon de la problema monto?

Sincere

ThomasPusch (diskuto) 10:10, 25 apr. 2019 (UTC) (Momente vojaĝanta en Malto)Reply

Specia disforio redakti

Saluton. Mi pardonpetas pri miaj malpravaj ŝanĝoj el Specia disforio al Speca disforio. Mi jam vidis tro ofte konfuzojn inter specio kaj speco, kaj mi faris tion en la rapido de multaj ŝanĝoj en diversaj artikoloj. Mi faras tiun laboron ĉiusemajne. Kaj mi tute ne povis imagi, ke ekzistas tiu Specia disforio (nun mi volas esti birdo ;-) ), kaj miskomprenis, ke temas pri Genra disforio. Tamen, por eviti pliajn konfuzojn de aliuloj, mi metos indikojn en ambaŭ artikoloj, ke ekzistas ankaŭ la alia disforio. Mi supozas, ke tion vi ne kontraŭos. Male, vi rajtas forigi tion.--kani (diskuto) 13:19, 11 maj. 2019 (UTC)Reply

Administranta balotado redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:22, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:37, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:59, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

vikidatumigi ILERA-bulteno redakti

Robin ĉu vi povus vikidatumigi la artikolon ILERA-bulteno? Tio utilos por aldoni informojn al:

Dankon.   JabieroKubo (diskuto) 15:51, 22 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:39, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto homo redakti

Saluton, Robin van der Vliet! Bonvolu ne forpreni utilan informon el informkesto. Kiam homo havas amkunulon kiu estas sufiĉe grava por esti indikita en Vikidatumoj, tiam nepre ankaŭ indas montri tion en la informkestoj en Vikipedio. Via redakto ja perdigis tiun informon. Estas alia demando (kaj malpli grava), ĉu tiu informo aperu sub la rubriko "Familio", ĉu eble sub alia rubriko. Miaopinie "Familio" tute bone taŭgas (amkunuloj ofte estas longtempaj vivpartneroj, en ne malmultaj okazoj kun komunaj infanoj), sed ankaŭ alia aranĝo estas imagebla, kondiĉe ke la informo ne malaperu. Sincere salutas Moldur (diskuto) 16:30, 18 sep. 2019 (UTC)Reply

Robota aprobado redakti

Saluton! Mi komencis laboron pri (mal)aprobado de redaktoj en artikoloj de nia Vikipedio. Multaj atendis tion pli ol du jarojn, do jam tempas fini tiun malordon. Sed nun mi atingis la ondon de artikoloj, kie sola neaprobita redakto estis farita de via roboto, kiu evidente ne havis tiutempe mempatrolan statuson. Temas pri ŝanĝetoj rilataj al ĝermo-ŝablono. Aprobi ilin permane estas kolosa perdo de tempo, ja evidente temas pri miloj da artikoloj. Ĉu vi povus aprobigi ilin per via roboto? Almenaŭ tiujn, kiuj ne havas aliajn antaŭajn aŭ postajn kontrolendajn ŝanĝojn. RG72 (diskuto) 09:45, 6 okt. 2019 (UTC)Reply

Mili Veličković redakti

Saluton Robin! Mi vidis en historio de artikolo Mili Veličković, ke vi movis paĝon "Mivoje Veličković" al "Mili Veličković": laŭ: https://ia803002.us.archive.org/6/items/InternaciaFervojisto_1978_j30_n3_maj-jun/InternaciaFervojisto_1978_j30_n3_maj-jun.pdf. Tamen la nomo trovebla tie estas "Mile Veličković" kaj ne "Mili Veličković". --Dominik (diskuto) 05:00, 2 dec. 2019 (UTC)Reply

Vivtempo redakti

Saluton, Robin. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la novan modulon {{Vivtempo}}. Sed nun subite la nombro de eraraj artikoloj en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj denove plialtiĝis. Ĉu vi povus korekti la novan modulon? Ekzemplo por erara funkcianta artikolo estas Anna Gyllsdorff, kie malsupre aperas ruĝa teksto kun erarmesaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:05, 14 dec. 2019 (UTC)Reply

@Tlustulimu: Dankon pro la sciigo! Mi tuj riparis la problemeton. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:10, 14 dec. 2019 (UTC)Reply
Nu bone, Robin. Erarmesaĝo nun ne plu estas en Anna Gyllsdorff. Tamen mi ne povas imagi, ke la tie uzata kategorio Vivantaj homoj estas ĝusta. Alie ŝi devus jam havi sufiĉe altan aĝon. Ĉu ne?
Mi ĵus rigardis alian artikolon el la zorgiga kategorio, nome Sándor Horányi. Tie je la fino aperas alia erarmesaĝo. Do, la modulo ankoraŭ enhavas eraron. :-| --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 14 dec. 2019 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Mi ĵus kontrolis, kaj Anna Gyllsdorff ankaŭ estis en la kategorio por vivantoj, kiam la malnova ŝablono estis uzata. Mi ĵus solvis tiun problemon per tio, ke personoj, kiuj naskiĝis antaŭ 1900, neniam povas esti en la kategorio por vivantoj.
Ĉe Sándor Horányi aperis eraro, ĉar ne estis Vikidatumoj-paĝo pri li. Mi solvis la eraron, kaj poste ankaŭ kreis Vikidatumoj-paĝon pri li. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:32, 14 dec. 2019 (UTC)Reply
Bedaŭrinde nun aperas István Karády kaj Miklós Bojkó en Vivantaj homoj, kvankam ili laŭ la artikoloj jam forpasis. Ankaŭ por tiuj artikoloj mankas Vikidatumaj eroj. Do, kion fari? Mi ne rigardis ĉiujn artikolojn el la zorgiga kategorio, ĉar ankoraŭ estas tie pli ol 100. Ĉe multaj el ili la eraron kaŭzas la ŝablono {{dato kaj loko}}. Nek mi nek alia uzanto ĝis nun kuraĝis krei por ĝi Lua-modulon, ĉar la ŝablono estas sufiĉe ĥaose kodita. --Tlustulimu (diskuto) 16:52, 14 dec. 2019 (UTC)Reply

Kategorioj pri virinoj redakti

Saluton, mi ĝoje scius kialon de via kolerego pro tio, ke mi kreis kategoriojn pri virinoj. Vikipedio jam "iom" progresis, ĉar pli ol dekoj da lingvoj uzas tiujn ĉi kategoriojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:54, 17 feb. 2020 (UTC)Reply

Ne temas pri kolerego, temas pri nura ĝeno. Mi jam plurfoje proponis la forigon de tiaj paĝoj. Ni havas regulon, ke ni uzas nur seksneŭtralajn kategoriojn. Bonvolu vidi mian redakto-priskribon. Ankaŭ vidu ĉi tiun paĝon, ni jam 3-foje forigis tiun paĝon. Do mi nun denove markas ĝin kiel foriginda. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:50, 17 feb. 2020 (UTC)Reply

Draft:420 (kanaba) redakti

Saluton. Se temas pri malneto, estas aliaj manieroj: provejoj, kaŝi tekston ktp. Sed tio farita de anonimulo ne garantias postan prilaboron, ĉefe por tiu tiom ampleksan artikolon. Mi proponis debaton prie kaj vi ne devus forigi mian proponon: mi ne indikis vandalismon, sed alilingve kaj "ebla" vandalismo. Ĉiuokaze vi povas defendi vian argumenton en la debato. Tie mi volonte akceptus ilin. Ĉu vi konas la farinton?--kani (diskuto) 12:50, 23 apr. 2020 (UTC)Reply

Post kvar tagoj tio restas same. Oni tajpis eĉ ne unu vorton en Esperanto. Vi forigis la averton por forigo, nun mi malfaris la forigon kaj en la diskuto pri forigendaj artikoloj oni vidos ĉu iu faras ion por la artikolo kaj ĉu iu opinias pri la pluteno aŭ por la forigo.--kani (diskuto) 16:08, 27 apr. 2020 (UTC)Reply

Jean Baptiste Perrin redakti

Saluton, Mi tradukis la artikolon pri la fizikisto Jean Bapstise Perrin. Vi unufoje malfaris mian laboron kaj vi skribis ĉi tiuj en la historioj de versioj : Tiu persono neniam uzis tiun esperantigitan nomon, ni ne aldonu proprajn elpensaĵojn. Aldonu fonton por la esperantigo.. Aldone, ne ŝanĝu landonomojn: kaj -io kaj -ujo uzeblas. Mi petas, ke vi malfermu diskuton pri la artikolo kaj skribu viajn komentojn. Mi originale skribis la landnomojn kun la sufikso -io kaj mi anstataŭis ĝin per -ujo. Vidu la decidojn kaj rekomendojn pri landnomoj de la Akademio de esperanto. Dankon.

Kopirajto redakti

Saluton Robin! Antaŭ du jaroj (precize: 21:34, 3 okt. 2018 (UTC) ) vi atentigis min en mia diskutpaĝo pri la stato de kopirajto de du bildoj, kiujn mi alŝutis, kaj sugestis: "... sed estus pli bone se vi povus aldoni veran liberan permesilon." Mi volonte farus, SED kiel? Kion mi devus entrepreni? Mi petas vian klarigon kaj helpon kaj dankas vin anticipe. Amike UNiesert (diskuto) 21:31, 8 maj. 2020 (UTC)Reply

Ekstremadura lingvo redakti

Saluton. Mi iam eksterregule alinomis tiun artikolon al lingvaĵo, kvankam mi scias, ke ja lingvaĵo estas tute alia afero; poste vi ankaŭ eksterregule realinomis la artikolon al lingvo, por eviti la uzon de la vorto lingvaĵo, prave tiukadre. Tamen spite asertojn en diversaj alilingvaj versioj, tute ne temas pri lingvo. Mi estas filologo, studis en la Universitato de Ekstremaduro, inter aliaj aferoj, historion de la lingvo (hispana) kaj dialektologion, mi estis instruisto dum pli ol 35 jaroj ĉiam en la regiono Ekstremaduro, kaj mi ege ofte veturis tra ĉiuj lokoj de la regiono aŭskultante la parolmanierojn. Mi scias pri kio mi parolas tiuteme. Ĉu ankaŭ vi? Mi scias, ke ekstremadura estas nek lingvo nek dialekto, sed nur aro da parolmanieroj kun tre forta pezo dialekteca en kelkaj areoj kaj eĉ apartaj dialektoj en tre limigitaj areoj, kiuj tute ne povas esti konsideritaj Ekstremaduro pro ties malgrando. Kun tiu ideo ne estas facile serĉi taŭgan titolon por la artikolo. Ĉu vi povas helpi tiukadre? Se ne, mi proponos en la regula diskutejo alinomi la artikolon al Ekstremaduraj parolmanieroj, kies titolon mi ne multe ŝatas. Poste mi pliampleksigos la artikolon por kongruigi ĝin kun la nova titolo kaj taŭgigi ĝin kun la realo, for de la troigoj kaj interesaj politikaj vidpunktoj de kelkaj versioj, inter kiuj la ekstremadura kompreneble. Kontraste vidu kiel la titolo en la hispanlingva versio estas es:Extremeño (lingüística) sen atribuo al ajna lingva kategorio kaj oni konsideras ĝin en la komenco kiel "variedad lingüística vernácula", kio kondukus al Esperanto en loka lingvovario, eble Ekstremadura lingvovario, kio ankaŭ ŝajnas al mi kiel nekonforma al la realo ekstremadura. Kion vi opinias?--kani (diskuto) 02:55, 14 jan. 2021 (UTC)Reply

La vorto "lingvovariaĵo" ŝajnas sufiĉe bona al mi. Mi cetere rimarkis, ke la ekstremadura Vikipedio havas la artikolon ext:luenga estremeña, do mi ne certas, ĉu estus bona ideo alinomi la artikolon, ĉar, laŭ mia kompreno, "luenga" signifas ĝuste "lingvo". Eble vi povus komenci diskuton ĉe la paĝo pri alinomendaj artikoloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:05, 20 jan. 2021 (UTC)Reply

Modulo:vivtempo redakti

Vi anstataŭigis {{Vivtempo}} per "Modulo:Vivtempo". Mi provis ĝisdatigi la paĝon koncerne Morice Benin. Ŝajne la modulo ne funkcias kiel la ŝablono kaj mankas la klarigoj. Vi menciis ke vi anstataŭigis la ŝablonon per la modulo ĉar la ŝablono estus "tro komplika", sed ĝi funkciis dum la modulo ŝajne ne funkcias. Agloforto (diskuto) 17:45, 20 jan. 2021 (UTC)Reply

Mi aldonis la plenan naskiĝdaton kaj la mortdaton al la paĝo ĉe Vikidatumoj. Nun ĝi funkcias senprobleme. La antaŭa ŝablono eĉ ne kapablis aldoni kategoriojn kiel Kategorio:Naskiĝintoj la 21-an de julio kaj Kategorio:Mortintoj la 19-an de januaro... Do la nuna modulo certe funkcias pli bone. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:00, 20 jan. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Robin. Mi ĵus aldonis informkeston al Eduards Jaunvalks. Sed mi rimarkis, ke nun {{vivtempo}} ignoras la valoron "nekonata" en sia tria parametro, nome pri la mortodato. Ĉar la parametro estas eĉ menciita kun alia valoro ("mankanta") en la ŝablona dokumentado, estus bone, se tio denove funkcius, laŭeble ankaŭ por la dua nenomita parametro, kiu koncernas la naskiĝdaton. Ĉu vi povus aldoni tion al la modulo {{vivtempo}}? Laŭ la ŝablona dokumentado la parametraj valoroj devus esti "MANKANTA" aŭ "NEKONATA". Ĉu eblas aranĝi la aldonon al la modulo tiel, ke la uskleco poste malgravas? --Tlustulimu (diskuto) 20:56, 20 jan. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara Robin van der Vliet, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:16, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Vivtempo ĉe vikicitaro redakti

Saluton Robin, mi ŝatus aldoni vian modulon/ŝablonon Vivtempo al vikicitaro, ĝi multe kongruas kun la stilo ĉe aliaj vikicitaroj. Tio krome multe helpos por la ŝablono de la tago tiel ke facile scieblas pri naskiĝo kaj martotagoj de aŭtoroj. Pri la subaj kategorioj mi ne certas sed vi povus ankaŭ lasi ilin:

  • "[[Kategorio:Naskiĝintoj en " .. year .. "]]"
  • "[[Kategorio:Mortintoj en " .. year .. "]]"
  • "[[Kategorio:Vivantaj homoj]]"

Ĉu vi povus helpi min tiucele? --  Radioamatoro (diskuto) 19:31, 29 jul. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:48, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Nederlandaj esperantistoj redakti

Saluton. Mi vidis, ke vi kreas artikolojn pri Nederlandaj esperantistoj; bonege kaj dankon. Mi ĵus iom plibonigis la artikolon pri Nederlando, sed la ĉapitro pri Esperanto en Nederlando estas ankoraŭ iom malriĉa kaj partikulare la subĉapitro Nederlandaj esperantistoj. Ĉu vi povus iomete plenigi ilin? Almenaŭ per kelkaj ĝeneraligaj frazoj. Mi konis nur tion kio jam estas tie. Krome mi proponis elekti tiun artikolon kiel leginda. Aliro al la baloto estas en la komenco. Dankon.--kani (diskuto) 22:40, 9 dec. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:02, 17 dec. 2021 (UTC)Reply

Kursivigo de familioj, ordoj, ktp. redakti

Saluton Robin,

Vi verkis iujn artikolojn pri biologiaj temoj. Ĉu vi bonvolus komenti ĉe Vikipedio:Diskutejo#Kursivigo de sciencaj nomoj super la rango de genro la kialojn kaj gradon de konsenso pri la kutimo kursivigi la nomojn de superaj taksonomiaj grupoj en Vikipedio? Arbarulo (diskuto) 21:03, 11 feb. 2022 (UTC)Reply

Mizera teksta ĝermeto redakti

Saluton Robin, ĝenerale mi tre aprezas viajn kontribuojn. Tamen la teksto Alex MacFarlane ankaŭ kvin jarojn post ĝia ekesto estas "sub la nivelo de ĝermeto". Tial mi proponas forigon de la tekstoprovo, se ĝi ne dum la venonta semajno estos tute tra-redaktata. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 23:13, 9 jun. 2022 (UTC)Reply

Saluton Robin van der Vliet, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ThomasPusch (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Alex MacFarlane".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Ĉar vi ne faris provon savi vian tekstokomencon, mi ankoraŭ renovigos la afiŝon de la temo en la ĝenerala listo pri forigendaj paĝoj. Eble iu alia kompatos la tekston kaj nutros ĝin per pli da materialo. ThomasPusch (diskuto) 14:11, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Alia afero redakti

En 2017 vi alŝutis la foton dosiero:UK 2017 - Akademio de Esperanto.jpg, sed ne prenis la tempon noti kiuj estas la homoj bildigitaj. Mi mem jam 25 jarojn vivas ekster la Esperanto-movado, kaj ne plu sukcesas doni nomojn al ĉiuj vizaĝoj. Mi povus diveni ke la parolanto estas Brian Moon, en kies kuirejo mi sidis antaŭ pluraj jardekoj, kaj pensas ke mi rekonas du-tri aliajn vizaĝojn, sed mi ne volas diveni, ĉar post 25 jaroj iuj homoj ankaŭ ŝanĝiĝas laŭaspekte. Ĉar vi evidente estis en la prezento, en kiu vi fotis: ĉu vi povus noti la nomojn de la homoj, aŭ almenaŭ de iuj? ThomasPusch (diskuto) 14:11, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Mi rekonas kelkajn personojn en la foto, sed ne ĉiujn. Mi petis helpon de kelkaj AdE-anoj, kaj mi esperas baldaŭ ricevi plenan respondon. Mi aldonos ĉiujn nomojn, kiam mi scios ilin! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:40, 23 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi aldonis la nomojn de ĉiuj bildigitaj personoj al la foto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:04, 29 jun. 2022 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Robin van der Vliet,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:25, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

 

You have been a medical translators within Wikipedia. We have recently relaunched our efforts and invite you to join the new process. Let me know if you have questions. Best Doc James (talk · contribs · email) 12:34, 13 August 2023 (UTC)