Azeroj en Irano

etno
Ŝijaismosunaismo

La termino azeroj en Irano (azerbajĝane ایران آذربایجانلیلاری - Iran azərbaycanlıları) grupigas la civitanojn de la ŝtato Irano de azera etneco kiuj parolas la azeran lingvon (aŭ azerbajĝanan lingvon) kiel sia gepatra lingvo.

Azeroj en Irano
ethnic group by residency
Azerbajĝananoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
azerbajĝana lingvopersa lingvo
Religio
vdr
la precipa vivregiono de la azeroj en Irano jen violkolore

Azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon en la ŝtato, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton. [1] Krome, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.

Iranaj azeroj precipe vivas kiel indiĝenoj de la regiono Irana Azerbajĝano inkluzive de la provincoj Orienta Azerbajĝano, Ardabilo, Zanĝano kaj Okcidenta Azerbajĝano, kaj en malpli grandaj numeroj ankaŭ troveblas en aliaj provincoj kiel irana Kurdistano, Kazvino, Hamadano, Gilano, Markazio kaj Kermanŝaho. Iranaj azeroj ankaŭ konstituigas signifan malplimulton en la urboj Teherano, Karaĝ kaj en aliaj partoj de la lando.

Lingvaj rajtoj redakti

La lingvaj rajtoj de la azeroj estas konsiderataj malrespektemaj[2].[3]

Referencoj redakti

  1. (angla) Brenda Shaffer. The Limits of Culture: Islam and Foreign Policy (angle: la limoj de kulturo: islamo kaj eksterlanda politiko, eldonejo MIT Press, 2006, ISBN 0262195291 paĝo 229
  2. (angla) Intervjuo kun Fakhteh Zamani, irana azera malplimulta rajto-aktivisto, UN, Genevo 16-a decembro 2008, konsultita la 17-an marto 2017 pri la situacio de la lingvaj rajtoj.
  3. Ĉiuj oficialaj registaraj dokumentoj estas en la persa kaj 20 milionoj da azeroj estas senhavigitaj de edukado en sia propra lingvo, la azera, kaj ankaŭ la justico estas nur en la persa. Artikolo 15 de la irana konstitucio mencias lingvajn rajtojn, sed ili ne estas implementitaj kaj se lingvaj rajtoaktivistoj petas la implementadon okazas ke ili estas torturataj.