i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Petro Hata!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Etimolgio de Pluvo redakti

Kara amiko, ĉu vere pensas vi ke estas hazarde ke la latina traduko de pluvo estu pluvia kaj ke ili ambaŭ havu saman radikon? Ĉu ne originas multe da esperantaj vortoj el la latina lingvo? Kial ne pri tiu aparta termino? Se ne, pruvu min de kia lingvo originas la vorto Pluvo? DidCORN (diskuto) 16:20, 24 dec. 2018 (UTC)Reply

Responde redakti

"el" signifas ke evolue kreskis aŭ estas intence prenita. Sed, unue mi danku vin pro via reago, nur malofte iu reagis en vikilando! Kun via matematika eduko vi devus kompreni ke Zamenhof ne agis tiel. Li sisteme serĉis iun kiel eble plej vastan komunan denominatoron aŭ, se vi preferas (strange en lingvistiko ili identas!) plej malgrandan opon ... kaj ne estas hazardo ke plej ofte ĝi tre similas latinan vorton. Esploru la Bastien-libro (kaj enpense aldonu dekon da pliaj lingvoj!) ĉar .... Por "pluvo" li citas: Lat: pluvia; Fr: pleuvoir; It: piovere; Hisp: lluvia; Port: chuva; Germ: Fluss; Angl: pluvial; Ruse: plitj .... Esperanto ne havas etimologion sed jes etim(ar)on. Pripensu... sed vi trankvile povas resti ĉe via konvinko.

Petro Hata (diskuto) 16:37, 24 dec. 2018 (UTC)Reply
Kara amiko. Ne, nia moŝto L.L. Zamenhof ne elktis terminojn, kiuj alproksimĝis al la pli multo da lingvoj por ke Esperanto estu la plej uiversala lingvo kiel eble. Dum si vivo la latina lingvo estis sufiĉe universala, kaj tre ofte li elektis terminojn, kiuj alproksimĝas al la latinaj vortoj, aparte pri botaniko. Ekzemple la termino kverko alproksimiĝas al la latina kverkus, kiu aperas kun sama radiko malofte kun komuna uzo en aliaj lingvoj. Bonan Krisnaskon. DidCORN (diskuto) 18:37, 25 dec. 2018 (UTC)Reply

Resp redakti

Laŭ mi tamen jes. Via mencio pri botaniko ne estas trafa, ĉar tie ĝi nepre, pro la fakto ke oni en tuta mondo uza la latinecajn nomojn! Tamen mi ne deziras daŭrigi diskuton pri tio, ĉar tiel vi kiel mi, ni tamen ambaŭ restos je nia konvinko. Mi ne scias kiomlonge vi jam estas Esperantisto.... mi jam pli ol 80 jaroj, el kiuj preskaŭ 50 kun ĉiutaga ekskluziva uzo de la lingvo.... kio absolute ne signifas ke mi pravas! Deziras al vi ankaŭ bonegan jarfinon! Kore. Petro Hata (diskuto) 18:55, 25 dec. 2018 (UTC)Reply

Arbarhiacinto redakti

Saluton kaj gratulon pro tiu bela artikolo. Mi iom tuŝetis, same kiel mi faras ĉe multaj aliaj artikoloj, kvankam mi ne estas tiom profesia kiom vi. Ĉefe mi nuligis personajn aludojn, ĉar oni insistas, ke Vikipedio ne estu loko por personaj konsideroj, ekzemple mi nuligis la aludon al Irek. Vi konas lin, mi konas lin, sed ne ĉiu uzanto en Vikipedio. Mi lasis lastajn personajn komentojn, kvankam certe oni devas eviti ilin. Mi restas je via dispono.--kani (diskuto) 22:08, 4 feb. 2019 (UTC)Reply

Esperanto en vikipedio. redakti

Per mia artikolo pri arbarhiacintoj mi, antaŭ ĉio, volis montri la rolon (sencon) de Esperanto en Wikipedia. Ni povas kunigi en unu artikolo ĉiujn alilingvajn menciojn kaj krei "la" artikolon kompletan ... kaj eble eĉ aldoni pliajn sciindaĵojn. En mia artikolo estas, ekzemple, ligilo al laŭtlegita kaj montrita poemo pri arbarhiacinto, de unu el la Brontë-oj. Kaj komparo kun hanamio japana. La ĝermoj nur ĝenas kaj montras nian anemion. Petro Hata (diskuto) 10:12, 5 feb. 2019 (UTC)Reply