Dissolvo de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 34:
En 1990 [[Kongreso de Popolaj Deputitoj]] de USSR abolis [[unupartiismo]]n kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto [[1991]] okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) refuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto [[1991]].
 
{{Ĉefartikolo|Unio de Suverenaj Ŝtatoj}}
Tamen la [[19-an de aŭgusto]] en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel [[Aŭgusta puĉo]]. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto [[Komunista Partio de Sovetunio]] perdis politikan potencon.