Blahma
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj) +KAEST 2018 |
Blahma (diskuto | kontribuoj) diversflanka ĝisdatigo |
||
Linio 5:
}}
Mi estas '''[[Marek Blahuš]]''' (naskiĝinta en [[1986]]) – [[ĉeĥa esperantisto]], [[informadiko|informadikisto]] kaj [[Vikipedio|vikipediisto]]. En la [[Vikipedio en Esperanto]] mi nun ankoraŭ funkcias kiel [[Vikipedio:Administrantoj|administranto]], sed mi ne plu okupiĝas aktive pri redaktado de artikoloj ĉi tie. Anstataŭe mi nun relative multe aktivas en la [[Ĉeĥlingva Vikipedio|ĉeĥa Vikipedio]], kie mi fariĝis ankaŭ administranto, kaj en la rilata asocio [[Vikimedio Ĉeĥio]]. Krome mi en 2016–2017 pro neceso estis administranto de la [[:s:|Vikifontaro en Esperanto]].
Tre aktiva vikipediisto ĉi tie mi estis inter la [[26-a de majo]] [[2005]] kaj la [[20-a de februaro]] [[2006]], kio koincidas kun la tempo de mia unua [[semestro]] kiel studento de informadiko ĉe la [[Masaryk-Universitato]] en [[Brno]] kaj la somera ferio antaŭ ĝi. Ekde mia registriĝo okazinta la [[25-a de oktobro|25-an de oktobro]] [[2004]] ĝis la fino de tiu periodo mi faris 2343 redaktojn (kulmino estis 900 redaktoj en januaro), mia roboto [[Vikipediisto:RBT|RBT]] faris ĉirkaŭ 5000 pliajn kaj mia [[Helpo:Atentaro|atentaro]] ampleksis 993 paĝojn. Mia unua redakto ĉi tie estis [[Specialaĵo:Diff/95841|korekto de mistajpaĵo]] en la artikolo ''[[Spiritismo]]'', mia unua nove verkita artikolo estis ''[[Specialaĵo:Diff/133798|Jaroslav HEYROVSKY]]'', kio post dek monatoj evidentiĝis duoblaĵo de jam ekzistanta ''[[Jaroslav Heyrovský]]'', fondita dek ses monatojn pli frue de [[Miroslav Malovec]], intertempe jam [[Brno|samurbano]] kaj [[Esperantista klubo en Brno|samklubano]] mia.▼
== Mia vikipediista vivo ==
Post tiu rapida komenco, mia agado adaptiĝis al la vivo de memstara studento en grandurbo, kun multe pli da ĉeesta [[Esperanto-movado|Esperanta vivo]] kaj multaj [[vojaĝo]]j kaj ofta partopreno en [[Esperanto-renkontiĝo|aranĝoj]] (vidu mian liston ĉi-sube). Dum pluraj jaroj mi estris [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo|Ĉeĥan Esperanto-Junularon]] (kiun mi gvidis ĝi la okazigo de la [[65-a IJK|unua IJK en Ĉeĥio]] okazinta en [[2009]] en [[Liberec']]) kaj aktivis en [[E@I]]. Por ĈEJ mi funkciigis [[vikio|vikian]] retpaĝaron (aktivan en la jaroj 2005–2011) kaj nome de E@I mi efektivigis plurajn projektojn rilatajn al Vikipedio – ekz. la eksterreta eldono de Vikipedio en Esperanto sur la DVD [[Esperanto Elektronike]] ([[2006]], ripetita en [[2010]]), la konkurso [[Vikipedio:Konkurso/2010|Monato de Vikipedio]] ([[2010]]) aŭ okazigo de la [[Esperanta Vikimanio]] ([[2011]]). La Esperanto-[[Vikimedio|viki'''''m'''''edia]] agado iom post iom transiris sub la zorgon de aparta, [[:meta:Wikimedia user groups|oficiale rekonita]] grupo [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio|ELiSo]] (''Esperanto kaj Libera Scio''), kiun mi en [[2013]] helpis kunfondi (ĉefa iniciatinto estis mia slovaka amiko kaj vikipediista posteulo [[Vikipediisto:KuboF|KuboF]]).▼
▲
▲Post tiu rapida komenco, mia agado adaptiĝis al la vivo de
[[Nun en 2015|Nuntempe]] mi fojfoje revenas ĉi tien por plenumi administrajn agojn, iom redakti pri iu konkreta temo, kaj kompreneble ankaŭ por mem serĉi informojn. Krom esti vikipedia administranto, mi ekde [[2013]] membras en la [[Akademio de Esperanto]] kaj volonte interriĉigas la du komunumojn per miaj teknikaj kaj lingvaj scioj kiam tempo tion permesas. Kiel al plentempa dungito (ekde [[2011]] mi laboras kiel informadikisto en [[Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato|Centro de lingva edukado]] de la [[Masaryk-Universitato]]) kaj ekde la [[16-a de aŭgusto]] [[2014]] ankaŭ edzo de Veronika, aminda virino el [[Hluĉinio]] (pri kiu siatempe amplekse redaktis ĉi tie [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomašovský]]), restas al mi ĉiam malpli multe da tempo por volontulado. Tamen mi ankoraŭ sukcesas apud la ĉefa laboro aktivi ekde [[2015]] ankaŭ kiel [[:outreach:Wikipedian in Residence|vikipediisto rezidanto]] ("universitata vikipediisto") ĉe la Masaryk-Universitato en unu el raraj tiaj postenoj en la mondo. Temas pri laboro rekompencata, kvankam kun stabileco malcerta, ĉar ĝi estas rezulto de kelkjara desuba aktivado kaj iĝis ebla nur pro bonvolo kaj progresemo de kelkaj taŭgpostenaj homoj en la universitato. Tiu agado temas precipe pri la [[Ĉeĥlingva Vikipedio|ĉeĥa Vikipedio]], al kiu rilatas ankaŭ mia membreco en [[Vikimedio Ĉeĥio]] (ekde [[2012]]).▼
=== Aktuale ===
▲Mi kaj mia edzino vivas en [[Brno]], kiu estas la dua plej granda urbo de [[Ĉeĥio]]. Mia devenurbo estas [[Uherské Hradiště]], malpli granda distrikta ĉefurbo pli oriente, proksime de [[Slovakio]]. Foje ni [[Pasporta Servo|gastigas esperantistojn]] en nia hejmo. Miaj hobioj estas [[informadiko]], [[genealogio]] kaj [[lingvistiko|lingvoj]]. Esperanton mi lernis en [[2003]], mia denaska lingvo estas [[ĉeĥa lingvo|la ĉeĥa]] kaj entute mi scias interkompreniĝi en proksimume [[poligloto|deko da lingvoj]], inter kiuj kuriozaĵo estas la minimumisma planlingvo [[tokipono]].
▲[[Nun en
== Kontribuoj al la Vikipedio en Esperanto ==
Al la [[Vikipedio en Esperanto]] mi jam kontribuas dum ''{{Tagdiferenco|2004|10|25}} tagoj''. Liston de miaj fruaj kontribuoj eblas retrovi en la [[/Arkivo#Kontribuoj|arkivo de tiu ĉi paĝo]]. Plenan liston de miaj kontribuoj vidu ĉe [[Specialaĵo:Kontribuoj/Blahma]]. Pri miaj komencoj ĉe Vikipedio mi iom rakontis [[#
== Listo de partoprenitaj aranĝoj ==
|