Kalifornio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
 
== Historio ==
[[Hispanio|Hispanaj]] esploristoj de la [[16-a jarcento]] nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda [[Nordameriko]] "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua [[18-a jarcento]]. Dum longa tempo, la sola eŭropa penetro en la izolita loko estis hispanaj misiistoj. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste [[Meksiko|meksikaj]] ŝtatoj: norda [[Alta Kalifornio]] kaj suda [[Kalifornia Duoninsulo]]. Samtempe, usonaj kolonianoj komencis veni en Altan Kalifornion.
 
En 1846, usona koloniano ribeliĝis kontraŭ la meksika registaro en "La Urso-Flago Ribelo", kiu nomiĝis tiel pro la flago de la ribeluloj, kiu ekzistas en modifita formo en la nuna ŝtata flago. La '''[[Respubliko Kalifornio]]''' ([[Hispana lingvo|hispane]] ''República de California'', [[Angla lingvo|angle]] ''California Republic''), ankaŭ nomita la '''Respubliko de la flago de la urso''' ([[Hispana lingvo|hispane]] ''República de la bandera del oso'', [[Angla lingvo|angle]] ''Bear Flag Republic''), estis rezulto de ribelo gvidita de Usonanoj la [[14-an de junio]] [[1846]] en la urbo de Sonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de la [[Meksiko|meksika]] provinco de Alt-Kalifornio.