Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
Ree en La Chaux-de-Fonds, li konstruis por siaj gepatroj la vilaon ''Jeanneret-Perret'' ([[1912]]), nomitan la [[Blanka Domo (Le Corbusier)|Blanka Domo]], kaj la vilaon ''Schwob'', nomita ankaŭ ''turka vilao''.<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.swisspassions.com/en/canton-de-neuchatel/decouverte-et-curiosites/villa-turque-l-uvre-fondatrice-du-corb.html|titolo=La turka vilao|lingvo=franca|alirdato=4-a de majo 2010}}</ref>. La Blanka Domo estis lia plej ambicia projekto: nova hejmo por liaj gepatroj, sur la arbara montetaro ĉe La-Chaux-de-Fonds. Tiu domo Jeanneret-Perret estis pli granda ol la aliaj, kaj de pli plinoviga stilo; la horizontalaj ebenoj kontrastis dastre kun la fortaj alpaj deklivoj, kaj ankaŭ la blankaj muroj kaj manko de ornamado estis en akra kontrasto kun la aliaj konstruaĵoj de la montetaro. La internaj spacoj estis organizitaj ĉirkaŭ la kvar pilieroj de la salono en la centro, antaŭindikante la malfermajn internojn kiujn li kreos en siaj postaj konstruaĵoj. La projekto estis pli multekoste konstruita ol imagite; liaj gepatroj devis translokiĝi el la domo post dek jaroj, kaj relokiĝi en pli malmultekosta hejmo. Tamen tio kondukis al mendo por konstrui eĉ pli imponan vilaon en la najbara urbeto [[Le Locle]] por riĉa horloĝofabrikisto, nome Georges Favre-Jacot. Le Corbusier desegnis la novan domon en malpli ol unu monato. La konstruaĵo estis zorge desegnita por kongrui kun ĝia loko, kaj la interna plano estis spacohava kaj desegnita ĉirkaŭ korto por havi maksimuman lumon, nome grava elirejo el la tradicia hejmo.<ref> Journel 2015, pp. 48–9. </ref>
 
===Domeno Domo kaj Domo Schwob (1914–1918)===
<!--[[File:Charles-Édouard Jeanneret (Le Corbusier), 1914-15, Maison Dom-Ino.jpg|thumb|left|Charles-Édouard Jeanneret, 1914–15, [[Domeno Domo]].]]-->
-->Dum la [[Unua Mondmilito]], Le Corbusier instruis en sia iama lernejo en La-Chaux-de-Fonds. Li koncentriĝis en teoriaj arkitekturaj studoj uzante modernajn teknikojn.<ref name="Choay">{{cite book|last=Choay|first=Françoise|title=Le Corbusier|url=https://openlibrary.org/works/OL8322926W/Le_Corbusier|year=1960|pages=10–11|publisher=George Braziller, Inc.|isbn=0-8076-0104-7|subscription=yes}}</ref> En Decembro 1914, kun la inĝeniero Max Dubois, li komencis seriozan studon de la uzado de plifortigita betono kiel [[konstrumaterialo]]. Li jam estis malkovrinta la betonan laboron kun Auguste Perret en Parizo, sed nun li volis uzi ĝin laŭ novaj vojoj.
 
"Plifortigita betono havigis al mi nekredeblajn rimedojn," li skribis poste, "kaj varion, kaj pasiecan plastikecon laŭ kiuj per si mem miaj strukturoj estos ritmo de palaco, kaj Pompeja trankvileco.".<ref>Letero al Auguste Perret (1915), citita en ''Lettres a ces Maitres'', vol. 1, p. 33.</ref> Tio kondukis lin al lia plano por la [[Domeno Domo]] (1914–15). Tiu modelo proponis malferman plankoplanon konsistanta el tri betonaj lamenoj subtenitaj de ses fajnaj kolonoj el [[ŝtalbetono]], kun ŝtuparo kiu havigu aliron al ĉiu nivelo en unu flanko de la plankoplano.<ref name="Tim Benton">Tim Benton, ''Les Villas de Le Corbusier 1920–1929'', Philippe Sers éd. Paris, 1987.</ref> Tiu sistemo estis origine dezajnita por havigi grandajn nombrojn de portempaj loĝejoj post la Unua Mondmilito, produktante nur lamenojn, kolonojn kaj ŝtuparojn, kaj la loĝantoj povus konstrui la eksterajn murojn pere de proksimaj materialoj. Li priskribis ĝin en sia patenta formularo kiel "apudigebla sistemo de konstruado laŭ senfina nombro de kombinoj de planoj. Tio permesus, li skribis, "la konstruadon de la dividomuroj je ajna punkto sur la fasado aŭ la interno."