Le Corbusier: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 96:
[[File:L'Esprit Nouveau pavilion at the 1925 Paris International Exposition of Modern Decorative and Industrial Arts.jpg|thumb|La Paviliono ''L'Esprit Nouveau'' (1925).]]
[[File:Plan Voisin model.jpg|thumb|La modelo de la Plano Voisin por la rekonstruado de Parizo montrita en la Paviliono ''L'Esprit Nouveau''.]]
Grava frua verko de Le Corbusier estis la Paviliono ''L'Esprit Nouveau'', konstruita por la [[Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj]] de 1925 en Parizo, nome evento kiu poste donis sian nomon al la [[Artdekora stilo]]. Le Corbusier konstruis la pavilionon kunlabore kun [[Amédée Ozenfant]] kaj kun sia kuzo Pierre Jeanneret. Le Corbusier kaj Ozenfant estis rompinta el la grupo de [[Kubismo]] kaj estis forminta la movadon de [[Purismo (arto)|Purismo]] en 1918 kaj en 1920 estis fondinta sian gazeton ''L'Esprit Nouveau''. En sia nova gazeto, ''Le Corbusier'' klare denoncis la dekoraciajn artojn: "Dekora Arto, male al la maŝina fenomenono, estas la fina skuo de la malnovaj manmodoj, mortanta afero." Por bildigi siajn ideojn, li kaj Ozenfant decidis krei malgrandan pavilionon en la Ekspozicio, reprezentanta sian ideon de la estonta urba loĝeja unuo. Domo, li skribis, "estas ĉelo ene de la korpuso de urbo. La ĉelo estas formita de ŝlosilaj elementoj kiuj estas la mekaniko de hejmo... Dekora arto estas kontraŭnorma. Nia paviliono enhavos nur normajn aĵojn kreitajn de industrio en fabrikoj kaj amasproduktitajn, objektoj vere de la nuntempa stilo... mia paviliono estos tiele ĉelo elprenita el granda apartamenta konstruaĵo."{{Sfn|Arwas|1992|page=46}}
Le Corbusier kaj liaj kunlaborantoj ricevis terenon malantaŭ la [[Grand Palais]] en la centro de la Ekspozicio. La tereno estis arbarigita, kaj la ekspoziciantoj ne rajtis forhaki arbojn, kaj tiele Le Corbusier konstruis sian pavilionon lasante arbon en la centro, kiu aperas tra truo en la tegmento. La konstruaĵo estis simpla blanka skatolo kun interna teraso kaj kvadrataj vitraj fenestroj. La interno estis dekoraciita per malmultaj kubismaj pentraĵoj kaj per malmultaj pecoj de amas-produktitaj komerce disponebla meblero, tute diferenca el la multekosta, ekzkluzivaj pecoj de la aliaj pavilionoj. La ĉefaj organizantoj de la Ekspozicio estis koleraj, kaj konstruis barilon por parte kaŝi la pavilionon. Le Corbusier devis alvoki al la Ministerio de Fajnaj Artoj, kiu ordonis la forigon de la barilo.{{Sfn|Arwas|1992|page=46}}
Krom la meblaron, la paviliono ekspoziicis ankaŭ modelon de lia "[[Plano Voisin]]", nome lia provoka plano por rekonstrui grandan parton de la centro de Parizo. Li proponis makonstrui grandan areon norde de la rivero Sejno kaj anstataŭi la mallarĝajn stratojn, monumentojn kaj domojn per gigantaj sesdek-etaĝaj krucformaj turoj metitaj ene de ortogona stratokadro kaj parkeca verda spaco. Lia skemo trafis kritikaron kaj malaprezon el francaj politikistoj kaj industriistoj, kvankam ili estis favoraj al la ideoj de [[Tajlorismo]] kaj [[Fordismo]], kiuj fakte estis en la fono de liaj dezajnoj. La plano neniam estis serioze konsiderita, sed ĝi okazigis polemikon pri kiel trakti la troloĝitajn malriĉajn laboristajn kvartalojn de Parizo, kaj ĝi poste vidis partan realigon en la loĝejaj disvolvigoj konstruitaj en la Parizaj ĉeurboj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
La Paviliono estis ridindigita fare de multaj kritikistoj, sed Le Corbusier, netuŝita, skribis: "Nune nur unu afero estas certa. 1925 markis la decidigan turnoŝtonon en la kverelo inter tio malnova kaj tio nova. Post 1925, la amantoj de antikvo estos finigintaj siajn vivojn... Progreso estas atingita pere de eksperimentado; la decido estos akirita en la kampo de la batalo de tio 'nova'."{{Sfn|Arwas|1992|page=49}}
===Projektoj===
|