Le Corbusier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 104:
La Paviliono estis ridindigita fare de multaj kritikistoj, sed Le Corbusier, netuŝita, skribis: "Nune nur unu afero estas certa. 1925 markis la decidigan turnoŝtonon en la kverelo inter tio malnova kaj tio nova. Post 1925, la amantoj de antikvo estos finigintaj siajn vivojn... Progreso estas atingita pere de eksperimentado; la decido estos akirita en la kampo de la batalo de tio 'nova'."{{Sfn|Arwas|1992|page=49}}
 
===''L'Art décoratif d’aujourd'hui'' (1925)===
[[Dosiero:Adolfloos.2.jpg|eta|||Por ''L'Art décoratif d’aujourd'hui'' Le Corbusier uzis la ideojn de la aŭstria arkitekto Adolf Loos.]]
En 1925, Le Corbusier kombinis serion de artikoloj pri dekora arto el la gazeto "L'Esprit Nouveau" en libron, ''L'art décoratif d'aujourd'hui'' (''La nuntempa dekora arto'').<ref>Le Corbusier, ''L'Art décoratif d’aujourd'hui'', Paris, G. Crès, « L’Esprit nouveau », 1925. Reeldono.</ref><ref>[http://books.openedition.org/pupo/2422?lang=en Yannis Tsiomis, ''Le Corbusier, L’Art décoratif d’aujourd’hui et « la loi du ripolin »''], Presses Universitaires de Paris Nanterre, 2012</ref> La libro estis spirita atako kontraŭ la pura ideo de dekora arto. Lia baza principo, ripetita laŭlonge de la libro, estis: "Moderna dekoracia arto ne havas dekoracion."<ref>Le Corbusier, ''L'art décoratif d'aujourd'hui'', (origine 1925, Flammarion eldono de 1996, ISBN+978-2-0812-2062-1.</ref> Li atakis entuziasme la stilojn prezentitajn en la [[Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj|Ekspozicio de Dekoraj Artoj]]: "La deziro dekori ĉion ĉirkaŭ oni estas falsa spirito kaj abomeninda malgranda perverso... La religio de belaj materialoj estas en sia fina agonio... La preskaŭ histeria lavango en ĵusaj jaroj al tiu preskaŭ orgio de dekoracio estas nur la lasta spasmo de morto jam antaŭvidebla."{{Sfn|Le Corbusier|page=98}} Li citis la libron de 1912 de la Aŭstria arkitekto [[Adolf Loos]] "Ornamo kaj krimo", kaj citis la diraĵon de Loos, "Ju pli klera esta popolo, des pli da dekoracio malaperas." Li atakis la dekoran revivigon de klasikaj stiloj, nome tion kion li nomis "modernaj Ludoviko Filipo kaj Ludoviko la 16-a"; li kondamnis la "simfonion de koloro" en la Ekspozicio, kaj nomis ĝin "la venko de arigantoj de koloroj kaj materialoj. Ili fanfaronis en koloroj... Ili estis farantaj pladojn de alta kuirarto." Li kondamnis la ekzotajn stilojn prezentitajn en la Ekspozicio bazitajn sur la arto de Ĉinio, Japanio, Barato kaj Persio. "Postulas nuntempe energion plifirmigi niajn okcidentajn stilojn." Li kritikis la "valorajn kaj neutilajn objektojn kiujn oni akumulas sur la bretojn" en la nova stilo. Li atakis la "susurajn silkojn, la marmorojn kiuj tordiĝas kaj turniĝas, la vermiljonajn vipfrapojn, la arĝentkolorajn klingojn de Bizanco kaj de Oriento… Ni estu faritaj tiel!"{{Sfn|Le Corbusier|1925|page=70–81}}