Animo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
Post la konsidero kaj konstato, ke animo estas multsenca [[koncepto]] kaj ke la nocio havas originon el spertoj pri la naturaj fenomenoj, kaj estas esprimata per [[metaforo|metaforaj priskriboj]], kaj do ne per intrinsekaj difinoj, [[kristanismo]] rezignas ĝin difini se ne per ĝia destino kaj funkcio. Fakte, kristanaj [[teologo]]j vidas en la animo nur kapablon krei rilatojn kun aliaj homoj kaj kun [[Dio]] (kio implicas konsciencon pri bono/malbono, kaj kapablon libere decidi kaj sin juĝi ktp); kaj pere de la naturo de tiuj rilatoj, aparte tiu kun Dio, ili deduktas ankaŭ la naturon de la animo. Helpas tiun konkludon la jena rezonado: la animo havas la saman naturon de tio kion ĝi pensas: ĝi pensas, fakte, [[ideo]]jn kiuj neniam ŝanĝiĝas same kiel, se ekzempli, tiuj de [[bono]] kaj [[justo]] kaj [[vero]] ktp, do ĝi havas ties sorton, do la saman daŭrigon kaj senmortecon. Kaj el tio jen nova nocio: ''spirita!'' Animo estas spirita. Kaj se spirita, ĝi ne estas dividebla aŭ koruptebla: kiel jam diris [[Aristotelo]].
 
[[Dosiero:Varsovio, tombo de Ludoviko Zamenhof, omaĝo 2017.jpg|eta|La tombo de [[Ludoviko Zamenhof]] dum omaĝo al 100a datreveno de lia morto. Iel oni konsideris de multaj kulturoj kaj religioj ke la [[tombo]] estas la sidejo de la animo aŭ almenaŭ la referencpunkto.]]
Pri kio el la mortinta korpo restas en la animo kaj kio formas la unuopan homan individuecon, kristanaj teologioj ne scias kaj kristanaj [[dogmo]]j ne eksplikas. Estas nur dogme instruate, ke la individua animo rilatas, senmiksiĝi kun li, kun [[Dio]] el kiu ĝi ricevas aprobon aŭ malaprobon pri sia pasinta morala agado. Pri la senmorteco de la animo, ĉe la kristanaj [[eklezio]]j, pli ol el la racio kaj komuna kredo de ĉiuj religioj, ĝi ricevas konfirmon el [[Kristo]] resurektinta kiu juĝos vivantojn kaj mortintojn: el la [[evangelio]]j estas multfoje asertata la senmorteco de la animo. Jam en la antikva [[hebrea]] literaturo (precipe eksterbiblia) la nocio pri nemorteco de la animo iom post iom fariĝis komuna konvinko, kvankam ne multe emfazita pro timo imiti la egiptajn kultojn kiuj [[diigo|diigis]] kaj preĝis al la animoj de mortintoj. En la [[Talmudo]] estas dirita, ke la animo vagas laŭ kelkaj tagoj, ĉirkaŭ la [[tombo]].
 
Linio 37 ⟶ 38:
 
Laŭ kelkaj kristanaj pensuloj la '''homa animo''' estus unu el la 3 flankoj (eroj) de homa persono: korpo - animo - [[spirito]]. Animo inkluzivas, ja jes, psikon, [[racio]]n, [[menso]]n kaj sentojn (emociojn) sed similas al tiu de [[besto]]j. Tamen, malsame ol ĉe bestoj, en la homon "Dio '''inspiris''' spiritecon" kaj homo "iĝis animo spirita". La homa animo, do, estus el si mem morteca ĉar apartenanta al la fizika naturo de homo kaj nur pro la dia decido ĝi fariĝas senmortema.
 
== Islama vidpunkto ==