[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 87:
 
== Vidpunkto prahoma kaj ŝamana ==
[[Dosiero:Character Shaman-portrait.png|eta|Tipa portreto de [[ŝamano]]. Por ŝamanismo la koncepto de animo ege gravas. Tiel oni parolas ankaŭ pri [[animismo]].]]
 
Laŭ [[antropologo]]j, la prahomoj lasis spurojn de kredo je estaĵoj superaj kiujn ĝenerale oni nomas spiritoj, kiuj poste evoluis kaj konceptiĝis dioj. Ofte, tiuj spiritoj identiĝas kun la animoj de la prauloj. Ankoraŭ hodiaŭ, laŭ [[ŝamanismo]], estas la spiritoj kiuj movas la mondon kaj ili ofte estas la animoj de la forpasintoj: la spiritoj ĉeestas en ĉiuj vivantaĵoj, ilia rango estas proporcia al la graveco de la estaĵo animita. Prahomoj, do, kredis ke la postmorta homo eniras la dimension de la spiritoj, superan al tiu de la homo surtene vivanta: el tio la neceso honori la animon-spiriton de la forpasinto, ne nur pro senta ligo al li, sed precipe pro tio ke li, potencigita, povas beni kaj bonfari al la vivantoj. El tio ankaŭ la timo pri la mortintoj, pri ilia eventuala venĝemo se malprave humiligitaj ĉe ĉiteraj vivantoj.