Kartuzio de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Kartuzianoj komencis la konstruon de la monaĥejo en 1372 sur la ''Lupa paŝtejo'' en la Löber-antaŭurbo. La preĝejo estis konsekrita en 1375, kiam estis tie 14 monaĥoj kaj 6 fratoj laikaj sub la estrado de Heinrich Roeckel. Fondis ĝin la anoj de la kartuzio en Neuzell, sudoriente de [[Schollbrunn]]. En 1431 la komplekso estas enkorpigita en la [[Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto|ĉirkaŭfortikaĵo]].
 
Bonfaruloj burĝaj de la urboj kaj la nobelaro de la ĉirkaŭaĵoj donacis abunde, tiel ke baldaŭ ne malpli ol 24 ĉeloj estis finkonstruitaj. Jam en 1383 la erfurtanoj povis fondi mem filion, la kartuzion en [[Eisenach]]. Ĝis la fino de la 15-a jarcento ĝi estis eminenta loko de spirita pensado kaj de [[skolastiko]]. Gravis tiukunteksto la abato Johannes von Hagen (1457-1475) kaj [[Jakobo de Jüterbog]].
[[File:Heiligenfiguren Kartäuserklosterkirche Erfurt.JPG|thumb|Figuroj de sanktuloj de la iama monakeja preĝejo, troviĝante nun en la [[Anger-muzeo (Erfurto)|Anger-muzea korto]]]]
 
== Tra Reformacio kaj Tridekjara milito ĝis la sekularigo ==
La kartuzanoj de Erfurto preskaŭ ne estis tuŝitaj per la [[Reformacio]]. Tamen transmetiĝis la estrado de Erfurto al la ĝenerala [[kapitulo]] de la ordeno, el kio konkludiĝas kelkaj malfacilaĵoj dum tiu tumultoza periodo.