Apopleksio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
}}
 
'''Apopleksio''' (laŭ angla ekzemplo ankaŭ '''cerbovaskula akcidento''', '''CVA''') estas supernocio de diversaj [[malsano]]j, kies komuna trajto estas subita perturbo de la [[sangocirkulado]] en la [[Centra nerva sistemo|centra nervosistemo]]. Ĝi  kaŭzas multajn diversajn [[simptomo]]jn depende de la regiono, kiu estas trafita.
 
Ĉar el apopleksio povas sekvi daŭra damaĝo kaj [[handikapo]], ege urĝas, ke paciento montranta la simptomojn de apopleksio estas alhospitaligata laŭ eble plej rapide. Prefere oni voku la [[ambulanco]]n. Tiam la ekzamenado kaj diagnozado povas komenciĝi senpere.
Linio 169:
 
=== Antaŭhospitala situacio ===
Oni zorgu, ke pacientoj kun simptomoj de apopleksio estu diagnozataj de kuracisto senpere, ĉar la rezultoj de la terapio forte dependas de la tempo, kiam oni ekkuracas. Rimarkante apopleksiecajn simptomojn oni devas tuj voki la ambulancon. Oni restu ĉe la paciento, ne donu al ŝliĝi ion por drinki aŭ manĝi, ĉar povas esti, ke la paciento ne povas kontroli glutadon. Se oni misglutas, estas la danĝero de posta [[pneŭmonio]] aŭ eĉ sufokiĝo.
 
La ambulanco translokigas la pacienton al [[hospitalo]]. Se troviĝas pluraj hospitaloj proksime, kutime la ambulanculoj zorgas pri tio, ke la plej taŭga hospitalo estas elektita. Preferinda estas veturigi la pacienton al hospitalo kun stacio specifa por apopleksioj (angle: ''stroke unit''). Esploroj montris, ke estas avantaĝa por pacientoj esti kuracata sur tiu specifaj stacioj kompare kun stacioj sen specifa sperto pri apopleksioj. Sed specifaj apopleksi-stacioj ne ekzistas ĉie. En [[Germanio]] ekzemple tutlande ekzistas 300 hospitaloj kun apopleksi-stacioj<ref>http://www.dsg-info.de/presse/pressemeldungen/472-schlaganfall-spezialeinheiten-ausgezeichnete-schlaganfallversorgung-in-deutschland-300-stroke-unit-zertifiziert.html</ref>, en [[Britio]] estas 183<ref>https://www.kch.nhs.uk/news/media/press-releases/view/16385</ref> kaj en [[Usono]] oni nombris 750 de tiuj stacioj en 2010<ref>https://www.cdc.gov/dhdsp/pubs/docs/primary_stroke_center_report.pdf</ref>. En tuta [[Afriko]] ekzistas nur kelkdekoj da apopleksi-stacioj<ref>Burton, A. (2016) ''South Africa: stroke units out of the blue'',
Linio 216:
La rehabilita teamo konsistas el [[Fizioterapio|fizioterapiistoj]], [[Okup-terapio|okupterapiistoj]] kaj [[Logopedio|logopediistoj]]. '''Fizioterapio''' okupiĝas pri ekzercado de normala movado kaj trejnas ekzemple la piediradon de homoj, kiuj pro paralizo aŭ pro problemoj kun la ekvilibro ne povas piediri. Ĉe pacientoj kun severa apopleksio, kiuj ne povas memstare moviĝi entute, la pasiva movado de [[artiko]]j kaj streĉado de [[muskolo]]j kaj [[tendeno]]j povas redukti dolorojn kaj eviti, ke aperas kontrakturoj.
 
'''Okupterapio''' celas ebligi al la paciento laŭeble plej normalan, memstaran vivon. La ekzercado de atento, perceptado kaj koncentriĝo apartenas al tio, same kiel re-lernado de ĉiujtagaj farendaĵoj (kuirado, sinflegado ktp.). Okupterpiistoj ankaŭ konsilas al la paciento kiel uzi helpilojn, aŭ kiujn anstataŭajn metodojn ŝliĝi povas uzi por atingi ion.
 
'''Logopedio''' tre gravas, ĉar problemoj kun parolado, elparolo aŭ glutado oftas ĉe pacientoj kun apopleksio. La tasko de logopediistoj estas unue klasifiki la konkretajn problemojn de la paciento por trafe ekzerci ĝuste tiujn kaj trovi helpilojn por kompensi laŭeble la deficitojn. Ankaŭ gravas instrui la parencojn pri la efikoj de parol- aŭ glutproblemoj.