14-a de novembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Jakob David Applebaum
→‎Eventoj: 1940-kompletigo
Linio 29:
** [[1939]]: Germanaj policaj taĉmentoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] sur [[tombejo]] apud [[Sieradz]] 18 [[poloj]]n kaj 2 [[judoj]]n, en [[Poznań]] 5 personojn kaj en Krzesławice, '''apud [[Krakovo]] okazis unua amasa ekzekuto de enprizonigitoj el [[malliberejo]]''' de [[Sankta Mikaelo]] - [[viktimo]]j de sekvaj ekzekutoj estos ĉefe malliberuloj el Montelupich-malliberejo; en Poznań-regiono oni devigis judojn porti [[flavo|flavajn]] brakbendojn, larĝaj je 10 centimetroj kaj en [[Kalisz]]-regiono germanoj malpermesis al ili forlasi loĝejojn inter la 17-a vespere kaj la 8-a matene; [[guberniestro]] de Varsovia Areo Ludwig Fischer disponis pri neceso konfirmi ĉe li ĉiajn publikajn anoncojn; el [[taglibro]] de Ludwik Landau ni ekscias, ke en la [[okupado|okupata]] Pollando estas 100 poŝtoficejoj, oni povas skribi nur en la [[germana]] lingvo, kaj ekzemple de [[Lodzo]] al [[Varsovio]], sed de Varsovio al neniu loko en la lando, funkcias nur regulaj [[trajno]]j al [[Katowice]], [[Vroclavo]] kaj [[Berlino]], en aliaj lokoj, kie la [[fervojo]] nur limigite ekfunkciis, estas malfacile eniri al trajno kaj oni veturas per varvagonoj
** [[Soveta invado en Pollandon]]: [[Minsko]]: prezidiumo de la Supera Soveto de '''[[Belorusa Soveta Socialisma Respubliko]] dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Belorusio (parto de la polaj [[Orientaj Limregionoj]])'''; sovetaj regopovoj arestis polan [[generalo]]n
** [[1940]]: [[Batalo de Anglio]]: intensa bombado de [[Coventry]] fare de [[Luftwaffe]] - la [[katedralo]] preskaŭ detruiĝis; greka-itala milito: komenciĝis ofensivo de greka armeo, kiu forpuŝigis [[italo]]jn al [[Albanio]]
** [[1941]]: '''[[Germanoj]] pafmortigis ĉ. 9 mil [[judoj]]n de [[geto]] en [[Slonim]]''' (pola urbo aneksita de Sovetunio, nun [[Grodna regiono]] en [[Belorusio]]) - [[holokaŭsto]] de la judaj loĝantoj komenciĝis tri tagojn post la germana-nazia [[operaco Barbaroso|invado en Sovetunion]]; en germana koncentrejo [[Aŭŝvico]] pereis Józef Siemieński, universitata profesoro pri ŝtata [[juro]]
** [[1942]]: Germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis 224 judojn en [[Distrikto Pińczowski]] kaj en du aliaj lokoj pli ol 35 personojn
Linio 44:
* [[1980]]: Premiero de la usona filmo [[Raging Bull|''Furiozanta virbovo'']], reĝisorita de [[Martin Scorsese]]
* [[1987]]: [[Pollando]]: [[Unio de Realpolitiko]] fondiĝis
* [[1990]]: [[Varsovio]]: '''subskribo de la pola-germana [[landlimo|landlima]] traktato pri [[Odro-Niso-limo]]''' laŭ pli frua [[Pocdama Interkonsento]]
* [[1991]]: Al [[Kamboĝo]] post 13 jaroj de [[ekzilo]] revenis princo [[Norodom Sianuk]]
* [[1994]]: [[Okcidenta Eŭropo]]: '''[[Manika Tunelo]] ekfunkciis'''