Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 76:
==Uzado==
[[Dosiero:Lemon cut.jpg|250px|eta|dekstre|Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.]]
La frukto posedas grandan enhavon en [[vitamino C]] (501,6 mg/L) kaj [[citrata acido]] (49,88 g/L).
 
La citrono apenaŭ estas manĝebla pro sia forta [[acida gusto]], kvankam foje oni uzas pecojn aldone al kelkaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Plej ofte kio estas uzata estas la citronsuko.
{{Ĉefartikolo|Citronsuko}}
Linio 82 ⟶ 84:
Ties karaktera acida gusto estas havigata de la [[citrata acido]] (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas [[limoneno]] kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la [[palato]] reagon de 'defendo' kiu pliigas la salivoproduktadon por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa [[epitelio]].
 
Ĉefa uzado en [[kuirarto]] estas havigi acidan guston al diversaj pladoj, kiaj ekzemple fiŝoj kaj salatoj; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de [[vinagro]], kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por [[dolĉaĵo]]j (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por [[limonado]] (trinkaĵo farita el akvo, citronoj aŭ citronsuko, kaj sukero). Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj [[infuzaĵo]]j aŭ [[alkoholaĵo]]j, kiaj [[vodko]], [[kubalibre]] ktp.
 
=== Nutra uzado ===
* Citrono estas uzata por prilabori desertojn aŭ naturajn trinkaĵojn kiel [[limonado]] aŭ dolĉa lakto (lakto boligita dum oni aldonas citronŝelon), al kiu oni aldonas ankaŭ [[cinamo]]n. La tranĉaĵoj estas uzataj kiel ornamo kaj aldono de iometa gusto por [[trinkaĵo]]j. Pro la [[acido|acideco]] de sia suko, ĝi povas esti uzita por [[trinkavo|trinkebligi akvon]], aldonante 4 aŭ 5 gutojn por ĉiu glaso de akvo.
* En [[Peruo]] citrono estas la baza ingredenco de la [[cebiĉe]], simbola plado de la Perua kuirarto, kaj de aliaj tipaj pladoj de la marbordo de Peruo. Krome ĝi estas uzata en la preparado de kokteloj kun bazo sur [[pisko]] kiel ''sour'' aŭ ĉilkano kaj en multnombraj [[saŭco]]j, specaĵoj kaj [[vinagreto]]j.
 
=== Stetikaj propraĵoj ===
[[Dosiero:Limon1.JPG|eta|Nematuraj citronoj.]]
[[Dosiero:Lemon-citrus limon seedling.jpg|eta|Malgranda plantaĵo de citronarbo.]]
Citrono estas citruso kun stetikaj propraĵoj. Oni uzas ĝin por blankigi la manojn (miksi la sukon de tri citronoj kaj iomete da [[glicerino]] kaj froti la manojn), por senodorigi la [[akselo]]jn (du gutoj de citronsuko), por briligi kaj mildigi la hararon (post lavi ĝin per aplikado de citronsuko kaj ripozado dum 15 minutoj), same kiel por fari masketon (miksi 1 citronon, bruna sukero kaj kuleraĵo da mielo) por trakti zonojn de malmolaĵoj kaj [[kalo|kalaĵoj]]).<ref>[http://www.diariodenavarra.es/20090209/navarra/propiedades-esteticas-limon.html?not=2009020902075919&dia=20090209&seccion=navarra&seccion2=politica Stetikaj propraĵoj de la citrono.]</ref>
 
Kroma utilo estas meti kelkajn citronojn de dika ŝelo en [[ŝranko]] por bonodorigi vestaĵojn per natura aromo. La dika ŝelo certigas, ke ili pludaŭru sen putriĝo.
 
=== Aliaj uzoj ===
La citronarbo posdas glatan ŝelon kaj [[ligno]]n malmolan kaj flavecan tre uzata por laboroj de meblaro kaj alta [[ĉarpentado]].<ref>[http://muestrariodemaderas.weebly.com/limonero.html citronarbo en Montraĵoj de lignoj]</ref>
 
==Citronoj kaj kulturo==