Citrono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
 
La citronarbo survivas en medio de nombraj virusoj, agresemaj, kiel tiuj korespondaj al la nomata ''tristeco'' de la citrusoj.<ref> Lee, Richard F. (2015). [https://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S0065352714000037 «Chapter Five - Control of Virus Diseases of Citrus».] Advances in Virus Research 92: 143-173. Konsultita la 19an de Novembro 2018. </ref> Rilate al la greftaĵo por malhelpi la virusojn, en Hispanio estas malpermesita la uzado de la maldolĉa oranĝarbo kiel modelo. Tiaj greftaĵoj devas esti ''citrange troyer'', fragmita citrango, kleopatra mandarenarbo aŭ ''poncirus trifoliata'', kiuj ne havas problemojn kun la viruso de la tristeco.<ref> Walter Reuther, ''The Citrus Industry'', Volume IV, p. 102, en [https://books.google.es/books?id=Bzv8n96-A10C&pg=PA102&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Google Libroj] Konsultita la 19an de Novembro 2018. </ref> La arbidejaj entreprenoj greftas nur atestigilitajn burĝonojn aŭ senigitajn el la virusoj plej gravaj en citrusoj.<ref> Brunt, A.A., Crabtree, K., Dallwitz, M.J., Gibbs, A.J., Watson, L. Zurcher, E.J. (eds.) (1996 antaŭen). `Plant Viruses Online: Descriptions and Lists from the VIDE Database. Versio: 20a de aŭgusto 1996.' URL «Arkivita kopio». Arkivita el la originalo en la 17a de oktobro 2001. Konsultita la 21an de oktobro 2011. </ref>
 
===Aliaj plagoj===
* Afidedoj: eble la plej damaĝa estas la nigra afido de la citrusoj (''Toxoptera aurantii'').
* [[Akaro]]j: ruĝa araneo aŭ ruĝa akaro kaj, speciale la eriofida akaro ''Aceria sheldoni'' aŭ akaro de la mirindaĵoj de la [[burĝono]]j, tiel nomita ĉar, atakante la florajn burĝonojn, ĝi produktas kuriozajn misformaĵojn en la fruktoj, kiuj akiras strangajn distorditajn formojn.
* Ministo de la folioj de la citrusoj (''Phyllocnistis citrella'' Stainton), kiu produktas galeriojn en la interno de la folioj de la verdaj burĝonoj kiuj estas enirejo por malsanoj. Tiu [[plago]] en la aktualo ne estas tro damaĝa en la hispana oriento, ĉar ties malamikoj naturaj kontrolas ĝin akurate. Tio estas problemo, se temas pri ĵus plantitaj arboj ĉar ajna malbonfarto por ties malmultaj burĝonoj prokrastigas ties kreskon konsiderinde, sed ĉe plenkreskaj arboj ne okazigas malgrandan problemon.
* Blanka muŝo, speciale ''Aleurothrixus floccosus''. En la aktualo, tiu muŝo ne okazigas ajnan problemon en Hispanio ĉar ties natura malamiko ''Cales noacki'' estas perfekte establita kaj kontrolas la populaciojn de tiu blanka muŝo. Se estas problemoj en [[plantejo]] de citronarboj pro tiu blanka muŝo, pli ol fari traktadon per fitokuracisto, meritas la penon nur reenmeti ties naturan malamikon, dum por unuopaj kortarboj sufiĉas nur abunda lavado per akvo kun eble iomete da likva [[sapo]].
* Muŝoj de frukto: muŝo de la Mediteraneo (''Ceratitis capitata'') kaj amerika muŝo (''Anastrepha fraterculus''): la inoj ovodemetas pere de sia oviskapto en la frukto, sed la [[larvo]]j disvolviĝas nur en la dolĉaj citrusoj (oranĝoj, mandarinoj, grapfruktoj), ĉar ili ne eltenas la acidecon de la citrono.
 
==Citronoj kaj kulturo==