Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rama (diskuto | kontribuoj)
better image of the same object
Korektis du eraretojn.
Etikedoj: Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 296:
 
== Karaktero ==
Priskribi la karakteron de kato ne estas facilafacile. Ekzistas la katoj temperamentaj, flegmaj, kolerikaj, kuraĝaj kaj ankaŭ timemaj, kapricaj kaj amikemaj. Sed la kato ne estas solula besto kaj ĝi bezonas ligi sociajn interrilatojn kun sia ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ inter la katoj ekzistas solulaj unuopuloj, sed la kato estas socia besto, kio estas jam antaŭ longe pruvita. Ĉe la libere vivantaj katoj ekzistas komplika socia strukturo kaj okazas diversspecaj sociaj interagadoj.
 
=== Socia konduto ===
Linio 302:
La kato estas individuisto. Ĝi mem decidiĝas, en kies societo ĝi pasigos tempon. Estas malfacile destini ĝiajn limojn aŭ limigi ĝin en io. Diference de la felisedoj la hejma kato lernis krei socian ligojn kun sia ĉirkaŭaĵo, danke al kelke da jarcentoj de kunvivado kun la homo. La katoj vivantaj duonlibere kreas pli malgrandajn grupojn konsistantajn el parencaj femaloj, iliaj idoj kaj el unu, eventuale du, solaj virkatoj – temas do pri matriarkeco.
 
La virkatoj, kiam ili atingos la seksan plenmaturiĝon, kutimas malaperi el la socio, sed la katinoj restas en teritorio de sia patrino kaj ili disvastigas la grupon. Ili edukas komune la idojn kaj elpelas entrudulojn, sed ili estas pli toleremaj al plenkreskaj virkatoj, malgraŭ tio tiuj estas pli agresiemajagresemaj kaj pli grandaj. Krom tio ili ne prezentas por la katinoj konkurencon kaj ili estas konvenaj kunuloj por kopulado. La katoj de unu socio dividiĝas je nutraĵo, kiun donos al ili homo, sed ili ĉasas simple solaj. Ili algrimpos sur herbejo, kampo aŭ en arbaro al sia predo kaj saltinte ili ĉasos ĝin kaj mortigos. La plenkreskantaj katoj kutimas ludi kun sia predo (se ili havas alian fonton de nutraĵo).
 
La katoj estas trankvilaj bestoj, kiuj pasigos per dormo plimulton de tago. Ili moviĝas silente kaj oni multfoje ne scias pri ili. Memkompreneble, ke katidoj estas sovaĝaj kaj ludemaj. Sed superinte la tempon de plenkreskado ili trankviliĝos. La libere vivantaj katoj koncentras sian energion por ĉasado kaj eventualajn batalojn. Sed la kato vivanta en kaptiteco ne havas eblecon por ĉasado kaj tiel ĝi devas sian amasigitan energion malŝargi alie – per ludado kun sia posedanto kaj per grimpado sur grimpilo aŭ sur alia konvena loko. Hejma dorlotanto kutime kreos firman kaj teneran interrilaton al sia posedanto.