Surteriĝo: Malsamoj inter versioj

lasta parto de flugo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Surteriĝo''' estas lasta parto de flugo, kiam aviadilo aŭ fluganta objekto (birdo) deziras fini flugon kaj resti sur la teroakvo. == Etimologio == Laŭ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:46, 21 nov. 2018

Surteriĝo estas lasta parto de flugo, kiam aviadilo aŭ fluganta objekto (birdo) deziras fini flugon kaj resti sur la teroakvo.

Etimologio

Laŭ NPIV, Surteriĝo signifas "ektuŝi la teron, perdante flugrapidecon kaj bremsante la radojn, por halti."[1] La vorto Alteriĝo laŭigas al la angla vorto Approaching, kiu signifas manovron flugi al la tero aŭ akvo por suriĝi sur ĝin.[2]

Aviadilo

 
Bombardier CR700 surteriĝas sur aviokurejo

Surteriĝo estas malfacila parto en flugo. Ĉiuj aviadiloj devas submeti plurajn kondicojn por surteriĝo por preventi akcidentojn. La fiasko de surteriĝo ofte rezultas akcidentojn. Nuntempe la pluraj civilaj aerodromoj (Flughaveno) kaj militaj aerodromoj (Aerbazo) ekipas multajn instrumentajn sistemojn por helpi surteriĝon. La radio-navigadhelplantaj sistemoj kiel TACAN (angle Tactical Air Navigation System, Taktika Aera Navigada Sistemo), VHF (angle VHF-Omnirange) kaj surteriĝo-helpantan sistemo ILS estas uzataj en subtenado de surteriĝo. La plimulto de fiksflugilaj aviadiloj adaptas normalan horizontalan surteriĝon, sed rotaciiflugilaj aviadiloj kaj VSKL-aviadiloj eblas vertikale surteriĝi, kontrolante ĝian povejon.

Dum la surteriĝo, pilotoj direkte kontrolas ĉiun surterigan proceduron. Nuntempe la pliboniĝitaj komputiloj kaj ILS (Instrumental Landing System, Instrumenta Surteriga Sistemo), efektiva ATC (Air Traffic Control, Aera Trafika Kontrolo) helpas malplioftiĝi akcidentojn dum la surteriĝo.

Antaŭ surteriĝi sur aerodromo kaj flughaveno, piloto devas enigi navigadajn punktojn de alteriĝo en navigadaj komputiloj, kaj ĝustigi kondicojn por surteriĝo. Ankaŭ piloto necesas permeson por surteriĝo sur aerodromo de ATC de aerodromo. Se ATC rifuzas surteriĝon laŭ trafiko, aviadilo devas atendi ĝis anoncita tempo kaj loko estas malokupita. Post la piloto konfirmis informon por surteriĝo (loko de kurejo, direkto por alteriĝo, Tempo de surteriĝo), laŭ gvido de ATC pilotoj komencas surterigan proceduron. Kiam direkto de kurejo kaj de aeroplano estas sama, piloto malkreskas motorpovon kaj malaltigas surterigaparaton. Aeroplano malrapide malsuprigas sur la kurejo kaj surteriĝas laŭ gvido de ILS. Post la surteriĝo, piloto finas flugon laŭ post-fluga procezo.

Referencoj

Vidu ankaŭ